Aŝkalioj kaj balkanaj egiptanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
islamo
Aŝkalioj kaj balkanaj egiptanoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
albana lingvo
Religio
vdr

En Balkanio, la aŝhkalioj (ankaŭ haŝkalioj) kaj balkanaj egiptanoj (ankaŭ jevgoj aŭ ĝupcioj) estas albanlingvaj etnaj malplimultoj (agnoskitaj) de Kosovo kaj Albanio. Observantoj konsideras ilin albanigitaj ciganoj, sed ili ne identigas sin kiel ciganoj. Antaŭ la milito de Kosovo 1999, albanigitaj Ĥoraĥanaj romaoj estis registritaj kiel albanoj. Nun ili estas dividitaj de du malsamajn etnajn grupojn, aŝkalioj kaj balkanaj egiptanoj, sed ili kundividas la saman kulturon, tradiciojn kaj lingvon (albana).

Dum la milito de Kosovo, albanigitaj romaoj estis delokigitaj kiel rifuĝintoj en Albanio kaj la Respubliko Makedonio. La albanigitaj romaoj formis la aŝkalian komunumon kiel etno en 1999, kiam ili provis montri sian pro-albanan sintenon kaj distingi sin el la ceteraj romaoj. La lasta estis konsiderita pro-serba dum la milito kaj pro tio batalitaj de la albanoj. La albanigitaj romaoj formis la etnon konata kiel balkanaj egiptanoj por distancigi sin de aliaj romaoj en Makedonio. La etna identeco estis adoptita en Kosovo, kiuj volis apartigi sin kaj de aliaj romaoj kaj de albanoj.