Eŭropa Koncerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eŭropa Koncerto estas historia termino pri la politiko en Eŭropo inter 1815 (Viena kongreso) kaj 1914 (Unua mondmilito). La ĉefaj karakterizaĵoj de tiu periodo estis la realecpolitiko, la sekreta diplomatio, la strebego al armado kaj novkoloniismo.

Realecpolitiko[redakti | redakti fonton]

Realecpolitiko (el la germana „Realpolitik“) estas termino kreita de Otto von Bismarck por priskribi la balancon de potenco inter la eŭropaj monarkioj, kiel ĝi jam estis proponita de Metternich en Viena kongreso. Tiu teorio kaŭzas vetarmadon kaj periferiajn militojn.

Realecpolitiko kredas ke la internaciaj rilatoj estas „ĥaosaj“, t.e. sen supera aŭtoritato super la ŝtatoj. La ŝtatoj devas aranĝi siajn interrilatojn per si mem. Tio ankaŭ signifas ke la ŝtatoj estas la ĉefaj agantoj en internaciaj rilatoj, ne la ne-registraraj organizoj, multnaciaj firmaoj, internaciaj organoj, ktp. Al realpolitiko, ĉiuj ŝtatoj devas serĉi siajn proprajn interesojn kaj ilia unua zorgo estu sia propra sekureco. Realpolitiko diras ke potenco estas la nura mezurilo inter la ŝtatoj, kiuj serĉante sekurecon, bezonas grandajn rekursojn. La potenco de ŝtato estas determinata de la militaj kaj ekonomiaj eblecoj, tial la ŝtatoj estas nepre agresemaj.

La Aliancoj[redakti | redakti fonton]

La ideoj de realecpolitiko, kondukis Eŭropon al kompleksaj aliancaj sistemoj. La unua traktato de Eŭropa Koncerto estis la Sankta Alianco, kiu daŭris nur mallonge.

Poste, Otto von Bismarck, por solidigi la germanan unuecon, kreis la "Bismarkajn Sistemojn", li faris aron da diplomatiaj aliancoj kun Aŭstrio, Rusio kaj Italio (Triopa alianco, aŭ Alianco de la tri imperiestroj) celante izoli Francion. Rusio kaj Germanio malproksimiĝis pro komercaj kialoj. Bismarck faris novan aliancon kun Aŭstrio en 1879, al kiu aliĝis poste Italio en 1882. Celante repaciĝon inter Germanio kaj Rusio, Bismarck sukcesis la restarigon de Alianco de la tri imperiestroj en 1887, kiu daŭris ĝis 1890.

Fino kaj Sekvoj[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Koncerto dependis de la Bismarka sistemo por teni ekvilibron, sed la realpolitiko kaj la ideo pri ekvilibro de fortoj nepre devis puŝi la sistemon al vetarmado kaj koloniaj konfliktoj. Krome, la kverelo pri la Balkano kaj ekonomiaj kialoj pelis la landojn en konfliktojn, kiuj fine kaŭzis la Unuan mondmiliton.