Eŭropa politika komunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun Eŭropa politika komunumo (1952)

Eŭropa politika komunumo
emblemo
internacia organizaĵo
Komenco 6-a de oktobro 2022
Sidejo [[]], [[]]
Fondinto(j) Emmanuel Macron vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Eŭropa politika komunumo (EPK) estas neformala interregistara instanco establita por politikaj kaj strategiaj diskutoj kaj kunlaborado pri la estonteco de Eŭropo, lanĉita laŭ iniciato de la prezidento de la franca respubliko, Emmanuel Macron, dum la prezidenteco de la EU-Konsilio de Francio en majo 2022[1].

Vidita kiel ia forumo, ĝi celas faciligi politikan interparoladon kaj kunlaboron por tiel solvi problemojn rilate al komuna bono, plifortigante sekurecon, stabilecon kaj prosperon en Eŭropo.

Ĝi samtempe ebligas al Eŭropa Unio helpi la EU-kandidatojn integriĝi, stabiligi la landlimojn de ĝiaj najbaroj kaj plifortigi ĝiajn rilatojn kun landoj kiel Turkio, Ukrainio kaj Unuiĝinta Reĝlando[2].

La EPK ne emas esti vidata kiel antaŭĉambro por EU-aliĝo[3].

Historio[redakti | redakti fonton]

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Sekve de la invado de Rusio en Ukrainion (2022), Eŭropa Unio alfrontas malsimplan situacion. Ukrainio, kvankam montrata kiel simbolo de demokratio kontraŭ la solrego de Vladimir Putin, ne konformas al EU-normoj[4]. Ĝia aliĝo necesos, laŭ Emmanuel Macron, "plurajn jarojn, pli realece plurajn jardekojn"[5]. Tiun komunumon li unue aludas dum sia diskurso en Strasburgo la 9an de majo 2022 antaŭ la Eŭropa parlamento, kadre de la fermo de la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo[6].

Ĝenerale tiu projekto, malgraŭ aprobo de Germanio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Eŭropa Komisiono, estas la celo de miskonsentoj de landoj en Mezeŭropo, Nordio kaj Baltio[2],[7].

Eŭropa Konsilio de la 23-a kaj 24-a de junio 2022[redakti | redakti fonton]

Emmanuel Macron oficiale prezentas la projekton dum la Eŭropa Konsilio de la 23-a kaj 24-a de junio 2022.

La konkludoj de tiu Konsilio starigas tri punktojn, en la rubriko Eŭropo laŭ sia plej vasta signifo[8] :

  1. La Eŭropa Konsilio debatis pri la rilatoj de Eŭropa Unio kun ĝiaj partneroj en Eŭropo. Ĝi interesiĝis pri la propono lanĉi eŭropan politikan komunumon.
  2. Tiu kadro ne anstataŭigos la jam ekzistantajn politikajn ilojn de EU, interalie ĝian pligrandiĝon, kaj ĝi tute respektos la aŭtonomecon de EU.
  3. Baze de tiu unua interŝanĝo de opinioj, la Eŭropa Konsilio traktos denove tiun debaton.

La celo, laŭ la unuaj konkludoj, estas oferti platformon pri politika kunlaboro al eŭropaj landoj. Tiu platformo koncernas ĉiujn eŭropajn landojn, kiuj prizorgas fortajn interrilatojn[8].

Laŭ Emmanuel Macron, tiu projekto ne estas "procezo kiu anstataŭas EU-pligrandiĝon" sed "ni ĉiuj ekkonsciis pri la neceso havi politikan kadron kiel eŭropanoj, povi pritrakti strategiajn temojn kaj ni vidis ke la pligrandiĝo [...] ne elĉerpas ĉion el tio, kio devas esti rilato inter eŭropanoj". La projekto devas ebligi, laŭ bazo de "geografio" kaj "valoroj", interparoladon pri temoj de "defendo", "energio", "sanaj krizoj" kaj "ekonomia solidareco"[9].

Partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Temante pri interparola platformo, sen formala aliĝa proceso por membriĝo, la EPK funkcias per invitoj partopreni la kunvenojn. 44 landoj ĉeestis la unuan kunvenon de la EPK en Prago la 6an oktobro 2022. Nur 2 eŭropaj landoj ne estis invititaj: Rusio kaj Belorusio, pro la milito en Ukraino[10]. Mankas ankaŭ 4 eŭropaj mikroŝtatoj: Monako, Andoro, San-Marino kaj Vatikano. Krome, la Konsilio de Eŭropo, politika organizo kiu arigas la plejparton de la kontinento, ne estis invitita dum Eŭropa Komisiono, KSDP kaj Konsilio de la Eŭropa Unio ĉeestis.

Partoprenantaj landoj (blue).

Partprenantaj EU-ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Partoprenantaj membroj de Eŭropa ekonomia areo kaj/aŭ de Eŭropa liber-komerca asocio[redakti | redakti fonton]

Partoprenantaj EU-kandidatoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Kunvenoj[redakti | redakti fonton]

Unua kunveno[redakti | redakti fonton]

Grupfoto de la partoprenantoj en la unua kunveno de EPK en Prago, la 6-an de oktobro 2022

La unua kunveno okazis en Praga burgo, en Ĉeĥio, kadre de la ĉeĥa prezidenteco de la Konsilio de Eŭropa Unio. Ĝi arigis 44 ŝtat- kaj registarestrojn el la 27 EU-ŝtatoj kaj 17 aliaj landoj[11]. Diskutrondoj estis organizitaj pri la ĉefaj tiamaj temoj; "Paco kaj sekureco" en Eŭropo kaj "Energio, klimato kaj ekonomio". Tiu kunveno estis ankaŭ okazo de renkontiĝo inter landestroj por paroli pri iliaj malkonsentoj kaj konfliktoj. Tiel, la ĉefministro de Armenio, Nikol Pachinian, kaj la prezidento de Azerbajĝano, Ilham Aliev, interkonsentis, kun la subteno de la prezidenteco de EU-Konsilio kaj de Emmanuel Macron, pri la sendo de "civila misio" de EU cele al pacigo de ilia komuna landlimo[12].

Dua kunveno[redakti | redakti fonton]

Grupfoto de la partoprenantoj en la dua kunveno de EPK en Kiŝinevo, la 1-an de junio 2023

La dua EPK-rendevuo okazis la 1-an de junio 2023 en Kiŝinevo, en Moldavio, kaj en ĝi partoprenis ankaŭ Andoro kaj Monako[13].

Tria kunveno[redakti | redakti fonton]

La tria rendevuo okazis la 5-an de oktobro 2023 en Granado, en Hispanio[14].

Kvara kunveno[redakti | redakti fonton]

La kvara rendevuo estas planita por la printempo 2024 en Unuiĝinta Reĝlando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Communauté politique européenne en la franca Vikipedio.

  1. (en) Tidey, Alice. What we know and don't know about the new European Political Community, Euronews, la 5-an de oktobro 2022.
  2. 2,0 2,1 « Un projet de “communauté politique européenne” a déjà existé et son histoire est aussi celle d’un échec » (france). Alirita la 25an junio 2022.ĉe lemonde.fr
  3. Qu'est-ce que la Communauté politique européenne ? (france). Alirita la 9an oktobro 2022.ĉe touteleurope.eu
  4. L’Ukraine candidate à l’Union européenne : le début d’un long processus vers une adhésion (france). Alirita la 25an junio 2022.ĉe lemonde.fr
  5. Chers citoyens européens. (france). Alirita la 25an junio 2022.
  6. Strasbourg. Macron appelle à la création d'une «communauté politique européenne» qui pourrait intégrer l'Ukraine (france). Alirita la 10an oktobro 2022.ĉe dna.fr
  7. Communauté politique européenne : Boris Johnson montre "beaucoup d'enthousiasme" au projet français (france). Alirita la 27an junio 2022.
  8. 8,0 8,1 Conclusions du Conseil européen, 23 et 24 juin 2022 - Présidence française du Conseil de l'Union européenne 2022 (france). Alirita la 25an junio 2022.
  9. Conférence de presse du Président de la République au Conseil européen - Présidence française du Conseil de l'Union européenne 2022 (france). Alirita la 25an junio 2022.
  10. (fr) « La Communauté politique européenne expliquée en cartes », Le Monde,‎ la 6an oktobro 2022 (lire en ligne)
  11. La Communauté politique européenne tiendra sa première réunion en octobre (france). Alirita la 10an septembro 2022.
  12. (fr) « A Prague, les débuts improbables de la Communauté politique européenne », Le Monde,‎ la 6an oktobro 2022 (lire en ligne)
  13. Communauté politique européenne : 47 pays s’affichent unis face à la Russie (france) (2-an de junio 2023). Alirita 4-an de junio 2023.
  14. Granada será 'capital de Europa' con dos cumbres los días 5 y 6 de octubre (hispane) (11-an de februaro 2023). Alirita 19-an de marto 2023.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Konferenco pri la estonteco de Eŭropo

Eŭropa Unio

Eŭropa Konsilio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(plurlingve) Renkontiĝo de la Eŭropa Politika Komunumo en 2022