Ununura Kontrola Mekanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ununura Kontrola Mekanismo (UKM) estas la unua kolono de la eŭropa banka unio kaj estas la leĝdona kaj institucia kadro, kiu donas al la Eŭropa Centra Banko (ECB) gvidan kontrolan rolon super bankoj en la EU. La ECB senpere kontrolas la pli grandajn bankojn sed kunperante la pli malgrandajn. Eŭrozonaj landoj devas partopreni, dum partopreno estas libervola por ne-eŭrozonaj membroŝtatoj de EU. En oktobro 2020, du ekster-eŭrozonaj landoj aliĝis al la eŭropa banka kontrola mekanismo per procezo konata kiel proksima kunlaboro: Bulgario kaj Kroatio. Komence de 2021, UKM senpere kontrolas 115 bankojn tra la Unio, reprezentante preskaŭ 82% de bankaj aktivaĵoj de ĉi tiuj landoj. La UKM, kune kun la Ununura Rezolucio-Mekanismo estas la du kernraj eroj de la eŭropa banka unio.