Josef Ressel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Josef Ressel
Josef Ressel
ĉeĥa inventisto
Naskiĝo 29-a de junio 1793
en Chrudim
Morto 9-a de oktobro 1857
en Ljubljano
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Josef RESSEL estis ĉeĥa inventisto de ŝipŝraŭbo. Li naskiĝis la 29-an de junio 1793 en Chrudim. Lia patro havis germanan naciecon, sed la patrino estis ĉeĥino kaj ĉar ŝi ne sciis tro germane, ili parolis en la familio de Ressel ĉeĥe. La malgranda Jozefo vizitis ankaŭ en Chrudim ĉeĥan lernejon. Ĉar li estis talentema kaj li bone lernis, la gepatroj sendis lin al parencoj en aŭstran Linzon, kie li vizitis gimnazion. En la jaro 1809 li estis akceptita en artilerian lernejon en České Budějovice kaj li estis fariĝonta oficiro. Sed li estis korpe malforta, ili ne akceptis lin en soldatan deĵoron kaj tial en la jaro 1812 li foriris Vienon, kie li estis studonta medicinon. Li obeis konsilojn de profesoroj kaj li petis stipendion en arbarista akademio en aŭstra Mariabrunn, kie li kapablis en mallongigita templimo la lernejon eĉ sukcese finviziti. Unue li agadis en Krajno kiel arbaristo kaj en 1821 li fariĝis arbaristestro en ĉemara urbo Triesto, kie li verkontrolis siajn eksperimentojn kun ŝipŝraŭbo.

Uzi ŝraŭbon de Arĥimedes por movigi ŝipon ekmemoris komence de la 16-a jarcento la genian italan scienciston kaj pentriston Leonardon da Vinci. Josef Ressel senĉese cerbumis pri la ŝraŭbo kredante, ke ĝuste tio estas vojo, kiu faciligos la movon de ŝipoj. Diference de dekoj de siaj antaŭuloj li kapablis destini ties ĝustan formon kaj grandecon kaj elpensi ankaŭ ĝian plej konvenan lokon sur ŝipo - li metis ĝin horizontale sub pobo de ŝipo antaŭ stirilo.

Eksperimentante kun malgrandaj modeloj li unue konvinkiĝis, ke lia solvo estas ĝusta kaj poste li komencis serĉi ne nur rimedojn, sed ankaŭ posedanton de pli granda ŝipo. Okazo venis en 1826 sur unu sestuna ŝipo, kie ŝraŭbon movigis du viroj per forto de siaj brakoj. La eksperimento estis ja sukcesa, en la jaro 1827 la invento ricevis koncernan patenton, sed nek monon nek interesanton por plua eksperimento li ne sukcesis trovi.

Nur en 1829 li interkonsentis kun riĉa komercisto Ottavio Fontana, ke li pagos konstruadon de ŝipo (nomo Civetta), sur kiu ili provos la ŝipŝraŭbon. Ili interkonsentis, ke Ressel lasos fabriki en konvena maŝinfabriko en Parizo ŝipajn konsisterojn, por ke ili povu kiel eble plej baldaŭ surmonti ilin sur la navigaciilo. Sed la entuziasmiĝinta Ressel estis dum tiuj ĉi intertraktadoj tro konfidema kaj li tro ne orientiĝis en komercaj aferoj, do li lasis sin persvadi de siaj kunuloj kaj li malkaŝis al ili la tutan principon de sia invento pli baldaŭ, antaŭ ol li fermis kun ili kontrakton. Baldaŭ aperis en Francio kaj en Anglio la tuta vico de falsaj "inventistoj", kiuj alproprumis la inventon de Ressel, ili ŝajnigis ĝin kiel siaj propraj ideoj kaj disputo poste tiriĝis longajn dekjarojn.

Sed ŝipo Civetta estis malgraŭ tio finita. Tio estis 21 metroj longa vaporŝipo kun tonelo 33 tunojn ekipita per ducilindra braka vapormaŝino, kiun movigis la ŝipŝraŭbo de Ressel. Ĝi elnavigaciis la 4-an de aŭgusto 1829 el triesta haveno en maron. Dekomence ĉiuj estis kun la navigado tre kontentaj, ĉar ĝi estis pli flua kaj pli rapida ol sur aliaj navigaciiloj. Bedaŭrinde kupra tubaro lutita per stano krevis kaj tiu ĉi malgranda difekto estis kaŭzo de tio, ke polico malpermesis pluajn navigadojn.

Josef Ressel bedaŭrinde ne ĝisvivis la unuaecon. Li mortis pro malario dum deĵorvojaĝo la 9-an de oktobro 1857 en Ljubljano. Krom aliaj inventoj li inventis ankaŭ ŝraŭban premilon por vino kaj oleo, vaporan maceradon de farboj, senŝmiran globetringon kaj pneŭmatikan tubpoŝton.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]