Saksio

El Vikipedio
(Alidirektita el Saksujo)
Saltu al: navigado, serĉo


Saksio
germane: Sachsen
Federacia lando
Dresden Luftbild Altmarkt Umgebung.jpg
Elaviadila foto de urbo Dresdeno
Berlino Bremeno Bremeno Hamburgo Malsupra Saksio Bavario Sarlando Ŝlesvigo-Holstinio Ŝlesvigo-Holstinio Brandenburgio Saksio Turingio Saksio-Anhalto Meklenburgo-Antaŭpomerio Baden-Virtembergo Hesio Nordrejn-Vestfalio Rejnlando-PalatinatoDeutschland Lage von Sachsen.svg
Pri ĉi tiu bildo
Flag of Saxony.svg
Flago
Coat of arms of Saxony.svg
Blazono
Oficiala nomo: Freistaat Sachsen
Lando Flago de Germanio  Germanio
Federacia lando Saksio
Distriktaroj Dresden, Chemnitz, Leipzig
Distriktoj
Historiaj regionoj
Montaroj Ercmontaro, Elba Grejsmontaro, Luzacia Montaro
Najbaras kun
Riveroj
Ĉefurbo Dresdeno
 - koordinatoj 51°03′N 13°44′E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 51.05 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">51.05°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 51.05; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Saksio)
Areo 18 413,91 km² (1 841 391 ha)
Loĝantaro 4 183 404 (31.03.2009)
Denseco 227,19 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
ISO 3166 DE-SN
Aŭtokodoj Listo de aŭtokodoj
Situo de Dresdeno enkadre de Germanio
ButtonRed.svg
Situo de Dresdeno enkadre de Germanio
La administra divido de Saksio
La administra divido de Saksio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Saxony
Retpaĝo: sachsen.de

SaksioSaksujo estas federacia lando en la sudorienta parto de Germanio. Ĝia oficiala nomo estas Freistaat Sachsen (Freistaat = Republik = respubliko). Al Saksio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (norde), Saksio-Anhalto (norde kaj nordokcidente), Turingio (okcidente), Bavario (sudokcidente) plus la ŝtatoj Ĉeĥio en la sudo kaj Pollando en oriento.

La nomo "Saksio" venas de la Saksoj, antikva tribo kiu vivis en la nordokcidenta parto de la nuntempa germana teritorio, en la nuna Malsupra Saksio. Ili estis unu el la triboj kiuj konkeris Anglion kaj kunmergiĝis tie kiel Anglosaksoj. La nomo de la iama tiea duklando ŝoviĝis sudorienten, al la nuna Saksio, kiu tamen neniam estis loĝloko de la origina tribo kies nomon ĝi nun portas.

Saksio estas unu el la kvin t.n. Novaj federaciaj landoj de Germanio, kiuj apartenis al Germana Demokratia Respubliko de 1949 ĝis 1990 kaj aliĝis al Federacia Respubliko Germanio en la Germania reunuiĝo en 1990.

Enhavo

[redakti] Urboj kaj geografio

[redakti] Grandaj urboj

Lepsiko, Dresdeno, Chemnitz, Zwickau

[redakti] Aliaj urboj

Annaberg-Buchholz, Bad Schandau, Bautzen, Brand-Erbisdorf, Flöha, Freiberg, Görlitz, Hohnstein, Hoyerswerda, Kamenz, Löbau, Meißen, Mittweida, Pirna, Plauen (Vogtland), Radebeul, Tharandt, Zittau, Zöblitz

[redakti] Montaroj

Ercmontaro, Elba Grejsmontaro, Luzacia Montaro

[redakti] Riveroj

Elbo, Mulde, Freiberger Mulde, Zwickauer Mulde,

[redakti] Administra strukturo

[redakti] Distriktaroj (Regierungsbezirke)

Saksio estas dividita en tri administraj distriktaroj: Dresden, Chemnitz kaj Leipzig.

[redakti] Distriktoj (Landkreise)

En Saksio ekzistas 10 distriktoj (Landkreise) kaj 3 eksterdistriktaj urboj.

[redakti] Eksterdistriktaj urboj

  • Dresdeno (ĉefurbo de la federacia lando, dua plej granda urbo)
  • Lepsiko (laŭ loĝantaro plej granda urbo de Saksio)
  • Chemnitz (tria plej granda urbo de Saksio)

[redakti] Komunumoj

Saksio konsistas el 497 politike sendependaj komunumoj (2008-04-01). Inter ili estas: 7 eksterdistriktaj urboj, 171 urboj, kiuj apartenas al distrikto (el inter ili 36 "grandaj distriktaj urboj" kun pli ol 20.000 enloĝantoj) kaj 319 pliaj neurbaj komunumoj. La urbaj kaj neurbaj komunumoj ofte fondis komunumarojn por pli efika plenumado de administraj taskoj.

Komparu kun: Listo de la komunumoj en Saksio

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.hoeckmann.de/imagesdeutsch/sachsen.gif
Ekstera ligilo  http://www.stadtplandienst.de/sachsen.asp
Ekstera ligilo  http://www.statistik.sachsen.de/wahlen/allg/Seite_1.htm
Ekstera ligilo  http://www.esperanto.de/sachsen/ Esperanto-junularo de Saksio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj