Distrikto Meißen
El Vikipedio
| Distrikto Meißen | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Meißen |
| Lando | Germanio |
| Estas parto de | Saksio |
| Administra centro | Meißen |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) | 150.550 |
| Loĝdenso | 238 hom./km² |
| Areo | 631,69 km² |
La Distrikto Meißen sur la mapo de Saksio |
|
| Aŭtaj kodoj | MEI |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Meißen (germane: Landkreis) situas en la mezo de la federacia lando Saksio de Germanio. La urbo Meißen estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 631,69 km² loĝas 150.550 homoj; do meznombre 238 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Meißen estas signita per 11.
Najbaraj distriktoj estas norde Riesa-Großenhain, oriente Kamenz, sudoriente la urbo Dresdeno, sude la distriktoj Weißeritz kaj Freiberg, oriente Mittweida kaj Döbeln.
[redakti] Partneraj regionoj
La distrikto havas partnerajn rilatojn kun
la distrikto Rems-Murr en Germanio (ekde 1990)
[redakti] Reta ligilo
|
||||||||