Radebeul
| Radebeul | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Saksio | ||||
| Distriktaro | Distriktaro Dresdeno | ||||
| Distrikto | Distrikto Meißen | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 51°06′N 13°39′O / 51.1°N, 13.65°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 101 - 256 m | ||||
| Areo | 26,06 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 0351 | ||||
| Poŝtkodo | 01435–01445 | ||||
| Aŭtomobila kodo | MEI | ||||
| Oficiala kodo | 14 2 80 310 | ||||
| Subdivido | 10 komunumopartoj (Ortsteil) | ||||
| Komunumestro | Bert Wendsche | ||||
| Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | ||||
| Partio de komunumestro | Nepartia | ||||
| Adreso de la administrejo | Pestalozzistraße 6 01445 Radebeul |
||||
| Komunuma retejo | www.radebeul.de | ||||
Radebeul estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Meißen de la federacia lando Saksio. La 30-an de septembro 2005 la komunumo havis 33091 loĝantojn.
Geografio [redakti]
Radebeul situas ĉe la malnova strato inter la ĉefurbo de Saksio Dresdeno en la sudoriento kaj la iama episkopa urbo Meißen en la nordokcidento, inter la rivero Elbo en la sudo kaj vin-kulturejaj montetoj en la nordo. Radebeul estas karakterizita de vin-kulturo kaj belaj vilaoj kun larĝaj ĝardenoj. Pro ĝia agrabla situo ĝi havas la kromnomon de "Saksa Nico". Ĝis hodiaŭ ĝi estas unu el la plej ŝatata loĝ-komunumoj en la regiono ĉirkaŭ Dresdeno.
Personoj en rilato al Radebeul [redakti]
En Radebeul loĝis kaj loĝas multaj artistoj. Plej konata estas la germana aŭtoro Karl May, kiu kun sia edzino Klara dum multaj jaroj loĝis en Radebeul kaj estas entombigita tie. En lia iama vilao hodiaŭ troviĝas la Karl-May-Muzeo.
En Radebeul ankaŭ loĝis la germana bankoficisto kaj Esperantisto Walter Ranft, fondinto kaj gvidanto de Komercista Esperanto-Unio (KEU, 1922-1936) kaj eldonisto de ties organo "La Komerco" (1929-1936).
