Distrikto Riesa-Großenhain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Distrikto Riesa-Großenhain
Origina nomo Landkreis Riesa-Großenhain
Lando Germanio
Estas parto de Saksio
Administra centro Großenhain
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001-12-31) 147.847
Loĝdenso 212 hom./km²
Areo 820,51 km²
Distrikto Riesa-Großenhain sur la mapo de Saksio
Distrikto Riesa-Großenhain sur la mapo de Saksio
Aŭtaj kodoj RG
La oficiala paĝaro
v  d  r
Information icon.svg

La Distrikto Riesa-Großenhain (germane: Landkreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iama distrikto Meißen kunfandiĝis al nova distrikto Meißen.

La urbo Großenhain estis la administra centro de la distrikto Riesa-Großenhain. Sur ties areo de 820,51 km² fine de ĝia ekzisto loĝis 147.847 homoj; do meznombre 212 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Riesa-Großenhain estas signita per 16.

Saxony (districts).png

Najbaraj distriktoj estis oriente Kamenz, sude Meißen, okcidente Döbeln kaj Torgau-Oschatz kaj en la nordo la brandenburgiaj distriktoj Elbe-Elster kaj Oberspreewald-Lausitz.