Distrikto Torgau-Oschatz
| Distrikto Torgau-Oschatz | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Torgau-Oschatz |
| Estas parto de | Saksio |
| Administra centro | Torgau |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) | 100.485 |
| Loĝdenso | 212 hom./km² |
| Areo | 1.167,52 km² |
La Distrikto Torgau-Oschatz sur la mapo de Saksio |
|
| Aŭtaj kodoj | TO |
| La oficiala paĝaro | |
La distrikto Torgau-Oschatz (germane: Landkreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iama distrikto Delitzsch kunfandiĝis al nova distrikto Norda Saksio (germane Landkreis Nordsachsen). La distrikto apartenis al la administra distriktaro Leipzig, kaj ĝis la 1-a de marto 2012 ankaŭ la nova distrikto Norda Saksio apartenis al ĝi - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.
La samnoma urbo Torgau estis la administra centro de la distrikto Torgau-Oschatz. Sur ties areo de 1.167,52 km² loĝis 100.485 homoj; do meznombre 212 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la eksa distrikto Torgau-Oschatz estas signita per 19.
Najbaraj distriktoj estis okcidente Muldental kaj Delitzsch, sude Döbeln, en la oriento Riesa-Großenhain kaj la brandenburgia distrikto Elbe-Elster, en la nordo la distrikto Wittenberg (Saksio-Anhalto).