Marie von Ebner-Eschenbach

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ebner-Eschenbach.jpg

Marie VON EBNER-ESCHENBACH, aŭ plennome: Marie Freifrau von Ebner-Eschenbach (naskiĝis la 13-an de septembro 1830; mortis la 12-an de marto 1916) estis aŭstra verkistino.

Marie von Ebner-Eschenbach naskiĝis en la kastelo Zdislavice. Ŝiaj antaŭuloj estis ĉeĥaj nobeloj. Post sia edziniĝo al Moritz Freiherr von Ebner-Eschenbach ŝi transloĝiĝis al Vieno, kie ŝi konatiĝis inter alie kun la verkistoj Friedrich Hebbel kaj Franz Grillparzer.

La verkaro de Marie von Ebner-Eschenbach priskribas la vivon de la Viena nobelaro/burĝaro kaj de la morava kamparanaro. La aŭtorino admonas al respondeco kaj humaneco; ŝi montras la socian malegalecon, tamen ne vokas al la ŝanĝo de la sociaj strukturoj.

Krom per rakontoj ŝi atingis grandan famon per siaj koncizaj kaj spritaj aforismoj. Marie von Ebner-Eschenbach mortis en Vieno.

[redakti] Listo de verkoj

  • Erzählungen (rakontoj, 1875)
  • Aphorismen (aforismoj, 1880)
  • Neue Erzählungen (rakontoj, 1881)
  • Neue Dorf- und Schlossgeschichten (rakontoj, 1883)
  • Das Gemeindekind (rakonto, 1887)
  • Meine Kinderjahre (membiografio, 1906)
  • Meine Erinnerungen an Grillparzer (membiografio, 1916)

[redakti] En Esperanto aperis

Renkonto = Eine Begegnung / Marie von Ebner-Eschenbach. Trad. Frieda Feichtinger. - En: Austria antologio ; p.58 - 59, kajeroj 1 - 4

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.dhm.de/lemo/html/biografien/EbnerEschenbachMarie
Ekstera ligilo  http://gutenberg.spiegel.de/autoren/ebnresch.htm
Ekstera ligilo  http://www.ebook-bibliothek.org/data/Ebner-Eschenbach,%20Marie%20von%20-%20Aphorismen.pdf
Ekstera ligilo  http://www.aeiou.at/aeiou.encyclop.e/e073995.htm;internal&action=_setlanguage.action?LANGUAGE=en
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj