Suceava (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Suceava (apartigilo)
Suceava
Suceava, vido alsupra de la ponto de Ițcani
rivero
Bazaj informoj
Situo Rumanio, Ukrainio
Longeco 170 km
Akvokolekta areo 3 800 km²
Averaĝa trafluo 16 m³/s
Fluo
Fonto Montaro Lucina, ĉe Izvoarele Sucevei
- Koordinatoj 47° 43′ 6″ N, 25° 7′ 18″ O (mapo)47.71833333333325.121666666667
Enfluejo ĉe Liteni al Siret
- Koordinatoj 47° 31′ 18″ N, 26° 33′ 8″ O (mapo)47.52166666666726.552222222222
Geografio
Trairataj urboj Izvoarele Sucevei, Șipotele Sucevei, Seletin, Rusca, Ulma, Paltin, Sadău, Brodina, Vicovu de Sus, Vicovu de Jos, Bilca, Frătăuții Noi, Dornești, Satu Mare, Suceava, Verești
Map
Suceava
vdr

Suceava (ukraine Сучава; ambaŭ prononcatas [suĉava]) estas rivero en Ukrainio kaj Rumanio, dekstre fluanta al Siret.

La rivero fontas en la montaro Lucina en la Orientaj Karpatoj. Dum 6 km ĝi konsistigas la limon inter Ukrainio kaj Rumanio. Ĝia flukvanto forte varias; oni jam registris sekundan trafluon de 0,94 m³, sed ankaŭ de 1 700 m³.