Čakovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉakovec, (ankaŭ kroate) hungare Csáktornya, germane Tschakturn estas urbo kaj samtempe municipo en Kroatio, en distrikto Međimurje. La loknomo devenas de historia hungara familia nomo Csák (ĉAk).

Panoramo en Čakovec
Fortikaĵo de Čakovec
Preĝejo en Čakovec

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur mildaj deklivoj, inter Mura kaj Dravo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Zagrebo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo konstruiĝis en la 13-a jarcento, kiun la aŭstroj okupis en 1270, en 1328 la hungaroj reokupis ĝin. Poste en 1437 la fortikaĵo apartenis al historia familio Cillei, ekde 1546 al kroata familio Zrinski. Tiutempe la regiono estis fronto inter turkoj kaj aŭstroj-hungaroj-kroatoj. La fortikaĵo pligrandiĝis. Tie vivis kaj mortis poeto Nikola Zrinski en 1664. Petar Zrinski tie komplotis kontraŭ Habsburgoj en 1671. Kiam li estis en Vieno, aŭstroj kaptis la okazon kaj detruis Ĉakovec. Post la turka erao la fortikaĵo iĝis kastelo, eĉ sukerofabriko, nun muzeo. En 1848 la hungara armeo venkis armeon de banuso Josip Jelačić. En 1910 loĝis en Čakovec 5213 homoj (2433 hungaroj, 2404 kroatoj kaj 251 germanoj). Ĝis 1920 la urbo apartenis al Zala (reĝa departemento), poste ĝi apartenis al Jugoslavio, fine al Kroatio, escepte inter 1941-1945, kiam rehungariĝis.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Čakovec okazis en jaro 2009 Mojosa Internacia Renkontiĝo.

Komunumoj pri torony (= turo) (ankaŭ deklinacie) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Bántornya Csáktornya Féltorony Dunatorony Simontornya Tornya Tornyos Tornyosnémeti
Tornyospálca Torony Toronya