Gornji Zebanec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gornji Zebanec
settlement in Croatia
Administrado
Poŝtkodo 40313
Demografio
Loĝantaro 184  (2021) [+]
Loĝdenso 123 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 29′ N, 16° 24′ O (mapo)46.48316.4Koordinatoj: 46° 29′ N, 16° 24′ O (mapo) [+]
Areo 1,5 km² ( 150 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gornji Zebanec (Kroatio)
Gornji Zebanec (Kroatio)
DEC
Gornji Zebanec
Gornji Zebanec
Situo de Gornji Zebanec

Map

vdr

Gornji Zebanec, hungare Felsőhideghegy [fellŝOhideghedj] estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Međimurje, en municipo de Selnica.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Loknomo[redakti | redakti fonton]

La historia hungara loknomo estis la sama, ol la kroata: Zebanec. Fine de la 19-a jarcento pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis novan hungaran loknomon. Pro peto de poŝto aldoniĝis "felső" (=supra), kiu kroate estas "gornji". Tio faras diferencon de apuda vilaĝeto Donji Zebanec.

Situo[redakti | redakti fonton]

Gornji Zebanec situas sur deklivoj. Selnica troviĝas je 1, Čakovec je 11 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kampoj longe apartenis al estroj de Csáktornya. Ĝis Traktato de Trianon Felsőhideghegy apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, poste denove de Jugoslavio kaj ekde 1991 de Kroatio.