Gornji Mihaljevec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gornji Mihaljevec, hungare Felsőmihályfalva estas vilaĝo kaj samtempe centro de municipo en Kroatio, en distrikto Međimurje. Ankoraŭ 12 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1900 loĝis en Felsőmihályfalva 185 da homoj (168 kroatoj, 15 hungaroj, 1 germano) Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon el Hungario kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Kroatio. En 2001 loĝis en la vilaĝo 286 homoj (97 % kroatoj, 2 % slovenoj).