Sremska Mitrovica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sremska Mitrovica situas en la mapo en la verda municipo
Ortodoksa preĝejo en Sremska Mitrovica
Preĝejo om. al S. Demetero en Sremska Mitrovica
Ponto ĉe Sremska Mitrovica
Mapo pri municipo de Sremska Mitrovica

Sremska Mitrovica, (serbe Сремска Митровица, kroate Srijemska Mitrovica, germane Syrmisch Mitrowitz, hungare Szávaszentdemeter) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Srem (regiono). Ankoraŭ 25 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Sremska Mitrovica situas sur ebenaĵo, laŭ ambaŭ bordoj de Sava (rivero) (precipe en la maldekstra bordo), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Beogrado-Zagrebo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence keltoj vivis tie, poste la romianoj havis tie tre gravan urbon nomatan Colonia Flavia Sirmium. Post disvolviĝo de la kristanismo la urbo iĝis episkopejo. En la 5-a jarcento la hunoj konkeris la urbon, poste alvenis diversaj nomadaj triboj. En 582 la avaroj plene detruis la urbon, poste la bulgaroj refondis la episkopejon. Hungaroj alvenis en 896 kaj la urbo apartenis foje al hungaroj, foje al Bizanco. En 1180 la bizancanoj foriris, la hungaroj konstruis fortikaĵon el la abatejo. En la 1520-aj jaroj la turkoj konkeris la urbon, la hungaroj rifuĝis, serboj alvenis. Post la turkoj la urbo estis parto de limgarda zono de Habsburga Imperio. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la urbo estis distriktejo de distrikto Mitrovica en Szerém. Poste la urbo apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1945 la urbo apartenis al tiam sendependa Kroatio. En 2002 loĝis en Sremska Mitrovica 39094 da homoj, (serboj 31127 (80 %), kroatoj 2130 (5 %), jugoslavianoj 961 (3 %), rutenoj 620, hungaroj 524 (1 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]