József Hodosy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Hodosy
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1904 (1904-09-19)
en Komárom
Morto 10-an de septembro 1974 (1974-09-10) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracistomikrobiologo
vdr

József Hodosy [jOĵef hodoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hodosy József estis hungara bestokuracisto.

József Hodosy[1] naskiĝis la 19-an de septembro 1904 en Komárom, li mortis la 10-an de septembro 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Hodosy akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1926. Post la diplomo li praktikadis kaj estis asistanto samloke, eĉ li doktoriĝis post 2 jaroj. Inter 1929 kaj 1936 li laboris en instituto, kie li respondecis pri sano de kortobirdoj, inter 1936-1943 li estis bestokuracisto en pluraj urboj, pli poste ĝis la emeritiĝo en 1969 li estis respondeculo pri la kortobirdoj. Li ricevis premiojn en 1961 kaj 1969.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Védekezés a baromfibetegségek ellen (kunaŭtoro, 1955)
  • A baromfibetegségek (memstara ĉapitro en libro, 1965)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.