Sarolta Lányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarolta Lányi
Persona informo
Lányi Sarolta
Naskiĝo 6-an de junio 1891 (1891-06-06)
en Székesfehérvár
Morto 10-an de novembro 1975 (1975-11-10) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Ernő Lányi vd
Gefratoj Viktor Géza Lányi vd
Edz(in)o Ernő Czóbel vd
Infanoj Anna Czóbel vd
Profesio
Okupo poeto • pedagogotradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sarolta LÁNYI [ŝarolta lAnji], hungare Lányi Sarolta estis hungara poetino kaj tradukisto. Ŝia patro estis Ernő Lányi, ŝia frato estis Viktor Géza Lányi, ŝia edzo estis Ernő Czóbel, ŝia filino estis Anna Czóbel.

Sarolta Lányi naskiĝis la 6-an de junio 1891 en Székesfehérvár. Ŝi mortis la 10-an de novembro 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi frekventis lernejojn precipe en Szabadka [sabadka], kiu nun estas Subotica, Serbio. Inter 1911-1918 ŝi instruis en Budapeŝto. En 1915 ŝi edziniĝis, post 3 jaroj ŝi naskis filinon. Ŝi apogis la laboristan movadon kaj la komunistojn dum la Hungara Sovetrespubliko. Poemlibro aperinta en 1922 esprimas tiun ideon. Poste ŝi kun la edzo migris al Sovetunio, kie redaktis revuon kaj ekde 1940 ŝi havis postenon en hungarlingva dissendo de Radio Moskvo. En 1946 ŝi hejmenvenis kaj tradukis precipe de rusaj poetoj. Inter 1950-1956 ŝi aliĝis al literatura revuo Irodalmi Újság. Ŝi vidviniĝis en 1953.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Napjaim (Miaj tagoj), poemoj, 1922
  • Napló 1935-1937 (Taglibro 1935-1937), 1982
  • diversaj poemoj en revuoj
  • diversaj tradukaĵoj, unu aperis en rusa lernolibro (tiutempe la rusa lingvo estis deviga en Hungario), tial ŝi estis vaste konata

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio