Urbodomo de Székesfehérvár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Székesfehérvár estas historia monumento en Székesfehérvár en la urbomezo. Ĝi konsistas el 2 konstruaĵoj.

Urbodomo de Székesfehérvár

Historio[redakti | redakti fonton]

Post tuj fino de la turka dominado en Székesfehérvár dokumento mencias la urbodomon, ĉar pri tio proceso okazis. En la 1690-aj jaroj (eĉ iom poste) la domo plene renoviĝis. En la 1710-aj jaroj jam funkciis la baroka urbodomo, eĉ ĝi estis pligrandigita. Laŭ la tiamaj kutimoj en la domo ankaŭ malliberejo funkciis, sed pro rifuĝo de kaptitoj en 1780 oni faris la necesajn laborojn. En 1781 la familio Zichy konstruigis palacon, kiu baldaŭ iĝis parto de la urbodomo. La nuna baroka formo estas videbla ekde 1790. En 1813 parto de la domo estis malkonstruita, kie oni konstruis la arĥivon. Post jaroj evidentiĝis, ke kapacito de la domo estas nesufiĉa, tamen agoj ne okazis. Fine en 1912 oni aĉetis 3 pliajn najbarajn domojn, sed la necesaj trakonstruoj okazis inter 1935 kaj 1938. Tiam oni konstruis la ligan koridoron kaj ankaŭ en la korto estis konstruita alo laŭ projekto de Iván Kotsis.

Liga koridoro kaj la ornama enirejo de la urbodomo
La ornama balkono

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La parte 1-2 etaĝaj urbodomo situas laŭ trotuaro de la ĉefplaco. La fasado de la duetaĝa parto estas perfekte simetria. La ĉefenirejo situas meze, pli supre en la unua etaĝo estas malgranda balkono. La alia enirejo ĉe la unuetaĝa alo estas pli ornamriĉa, pli supre ankaŭ tie situas balkono, kiun 2 kolonoj tenas. Tiu pordo estis farita en 1718. En flankoj de la balkono staras skulptaĵoj pri justo (Justitia) kaj saĝo (Prudentia).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

la kunsida ĉambrego
La unuetaĝa konstruaĵoparto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.