Galicea (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galicea
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Vâlcea
Situo 44° 56′ N, 24° 17′ O (mapo)44.92583333333324.278611111111Koordinatoj: 44° 56′ N, 24° 17′ O (mapo)
Galicea (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
Galicea (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
DMS

situo de Galicea en la distrikto Vâlcea

Map
Alto super maro 225 m
Poŝtkodo 247205
Loĝantaro 3,748 (en 2011; 4.126 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 169994
vdr

Galicea [galiĉa] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Bratia din Vale, Bratia din Deal, Cocoru, Cremenari, Galicea (la sidejo), Ostroveni kaj Teiu.

La komunumo situas sur la maldekstra (orienta) bordo de la rivero Olt, kiu tie formas baraĵlagon. En ĉi tiun lagon enfluas, inter Galicea kaj Bratia din Vale, la rivereto Topolog. Pro la malforta fluo en la lago ĝi alŝutis ĉirkaŭ la enfluejo duoninsulon, kiu nun etendiĝas pli ol 800 metrojn en la lagon.

La distrikta vojo DJ678 interligas la partojn de la komunumo. Per DJ678F atingeblas, sur la laga baraĵmuro, la alia bordo de Olt, kie pasas la nacia vojo DJ64 kaj situas la fervoja stacio Slăvitești.

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

Galicea estas unu el nur du komunumoj en la distrikto, kie neniu vilaĝo havas diakritan literon en la nomo. La alia estas Pietrari.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]