Perișani (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perișani
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Vâlcea
Situo 45° 23′ N, 24° 25′ O (mapo)45.37583333333324.408888888889Koordinatoj: 45° 23′ N, 24° 25′ O (mapo)
Perișani (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
Perișani (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
DMS

situo de Perișani en la distrikto Vâlcea

Map
Alto super maro 586 m
Poŝtkodo 247480
Loĝantaro 2,326 (en 2011; 2.654 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 172153
vdr

Perișani [periŝanj'] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el ok vilaĝoj: Băiașu, Mlăceni, Perișani (la sidejo), Podeni, Poiana, Pripoare, Spinu kaj Surdoiu.

Perișani situas oriente de la urbo Brezoi en regiono nomata Țara Loviștei.[1] Tra la komunumo pasas la nacia vojo DN 7D inter Câineni kaj la distrikto Argeș, kiu tamen ne plenumas la normojn de modernaj naciaj vojoj[2]. Pli grava por la loka trafiko estas la distrikta vojo DJ 703M, per kiu post 10 kilometroj atingeblas la valo de Olt kaj la nacia vojo DN 7, kaj plue post 24 kilometroj Brezoi.

La plej proksima fervoja stacio estas Cornet.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Țara Loviștei (rumane) (HTML). Alirita 2015-07-11.
  2. Așezarea geografică (rumane) (HTML). Alirita 2015-07-11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]