Călimănești

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Călimănești (apartigilo)
Călimănești
Urbo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Vâlcea
Situo 45° 14′ N, 24° 21′ O45.23916666666724.343333333333Koordinatoj: 45° 14′ N, 24° 21′ O
Călimănești (Rumanio)
DMS
Red pog.svg
Alto super maro 260–280[1] m
Poŝtkodo 245600
Loĝantaro 7.622 (en 2011; 8.605 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 167909
v  d  r
Information icon.svg

Călimănești estas urbo kaj akva kuracloko en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi situas ĉe la rivero Olt, 20 km norde de la distrikta ĉefurbo Râmnicu Vâlcea.

La urbo estas fama pro sia terma akvo, kies kuraca efiko estis konata jam en la tempo de la dakoj

Situo[redakti | redakti fonton]

La valo de Olt estas tiuregione la plej grava vojo tra la Karpatoj; ĝin sekvas la nacia vojo DN7 (E81) kaj la fervojo inter Podu Olt kaj Râmnicu Vâlcea.

Călimănești situas precipe sur la dekstra (okcidenta) bordo de Olt; aliflanke situas Jiblea Veche, kiu administre apartenas al ĝi, same kiel Căciulata, Jiblea Nouă, Seaca kaj Păușa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La dakoj en tiu loko konstruis kastelon nomatan Bivolari. La romianoj en 138 konstruis fortikaĵon nomatan Arutela, laŭ la latina nomo de Olt. En la 5-a jarcento la lando estis dividita inter la dakaj estroj Căliman, Șerban, Stoian kaj Bogdan, kiuj nomis urbojn laŭ siaj propraj nomoj; tiel ekestis la nomo Călimănești. Ĝia unua dokumenta mencio estas nur el la jaro 1388, en dokumento pri la proksima monaĥejo Cozia.

La kuracefiko de la akvo estis preskaŭ forgesita ĝis 1827, kiam vojaĝantoj raportis pri ĝi. Inter 1882 kaj 1884 ekestis la unuaj kurac-hoteloj tie kaj en la najbara Căciulata. En 1927 Călimănești ricevis la rangon de urbo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Călimănești Căciulata (HTML). Vâlcea turistica. Alirita 2015-05-25.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]