Mihăești (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihăești
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Vâlcea
Situo 45° 1′ N, 24° 15′ O (mapo)45.022524.244166666667Koordinatoj: 45° 1′ N, 24° 15′ O (mapo)
Mihăești (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
Mihăești (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
DMS

situo de Mihăești en la distrikto Vâlcea

Map
Alto super maro 240 m
Poŝtkodo 247370
Loĝantaro 6,443 (en 2011; 6.308 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 171325
vdr

Mihăești [Mihǝeŝti] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el 13 vilaĝoj: Buleta, Arsanca, Bârsești, Govora, Gurișoara, Măgura, Mihăești (la sidejo), Munteni, Negreni, Rugetu, Scărișoara, Stupărei kaj Vulpuești. Eĉ la plej malgranda, Munteni, je la censo de 2011 havis 245 loĝantojn.

Mihăești situas ses kilometrojn norde de Băbeni, 14 kilometrojn sud-okcidente de Râmnicu Vâlcea, kvar kilometrojn okcidente de la rivero Olt. Oriente de la komunumo pasas la nacia vojo DN64, norde la nacia vojo DN67. La plej proksima fervoja stacio estas Govora.

Mihăești estas unu el nur kvin komunumoj en Vâlcea[1], kiuj povis iom kreskigi sian loĝantaron inter la censoj de 2002 kaj 2011 (je 2,1 %), eble nelaste danke al sia bona konekto kun Râmnicu Vâlcea. Ĝi havas (por ne-urba regiono) altan loĝdenson de 118/km² (en 2011).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. la aliaj estas la proksimaj Bujoreni, Dăesti, Păușești-Măglași kaj Vlădești

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]