Păușești-Măglași (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Păușești-Măglași
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Vâlcea
Situo 45° 9′ N, 24° 15′ O (mapo)45.15222222222224.248611111111Koordinatoj: 45° 9′ N, 24° 15′ O (mapo)
Păușești-Măglași (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
Păușești-Măglași (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
DMS

situo de Păușești-Măglași en la distrikto Vâlcea

Map
Alto super maro 349 m
Poŝtkodo 247470
Loĝantaro 3,992 (en 2011; 3.831 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 172082
vdr

Păușești-Măglași estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Coasta, Păușești-Măglași (la sidejo), Valea Cheii, Vlăduceni, Ulmețel kaj Pietrari.

Păușești-Măglași situas ambaŭflanke de la rivereto Olănești, dek kilometrojn okcidente de la distrikta ĉefurbo Râmnicu Vâlcea, al kiu ĝin ligas la nacia vojo DN64A.

Păușești-Măglași estas unu el nur kvin komunumoj en Vâlcea[1], kiuj povis iom kreskigi sian loĝantaron inter la censoj de 2002 kaj 2011 (je 2,4 %), eble nelaste danke al sia bona konekto kun Râmnicu Vâlcea. El ĝia ne tre granda areo de 31,55 km² rezultas (por ne-urba regiono) alta loĝdenso de 122,6/km² en 2011.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. la aliaj estas la proksimaj Bujoreni, Dăesti, Mihăești kaj Vlădești
  2. Păușești-Măglași (rumane) (HTML). despresate.strainu.ro. Arkivita el la originalo je 2020-11-25. Alirita 2015-06-26.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]