Caracal (Rumanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Rumanio. Se vi serĉas informojn pri kato-simila besto, vidu la paĝon Karakalo.
Caracal
Urbo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Olt
Situo 44° 7′ N, 24° 21′ O44.11416666666724.354444444444Koordinatoj: 44° 7′ N, 24° 21′ O
Caracal (Rumanio) (Rumanio)
DMS
Red pog.svg
Alto super maro 95,5–128,3 m
Poŝtkodo 235200
Loĝantaro 34.603 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 125481 (125472 = komunumo Caracal)
v  d  r
Information icon.svg

Caracal [karakal'] estas urbo en distrikto Olt en Rumanio, ĉ. 35 km oriente de Craiova. Ĝi estas la due plej granda urbo de la distrikto, post la ĉefurbo Slatina kaj situas inter la riveroj Jiu kaj Olt, sur alt-ebenaĵo.

Caracal situas proksime ĉe la okcidenta limo de la distrikto, kiu eĉ tuŝas la komunuman limon.

Caracal situas ĉe la kruciĝo de la nacia vojo DN 6 (E 70, orient-okcidenta) kun la naciaj vojoj 54 (sude) kaj 64 (norda).

10 km sud-oriente de la urbo situas la aer-armea bazo Deveselu.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Legendo derivas la nomon de la urbo de la romia imperiestro Caracalla. Sed probable la nomo devenas de la kumana lingvo kaj signifas "nigra fortikaĵo".

Urba blazono[redakti | redakti fonton]

La urba blazono estas triparta.

  • La maldekstra parto montras roman lupinon sur ruĝa fono. Ĝi simbolas la tradicion de la roma imperio.
  • La dekstra parto, kun blua fono, estas dividita per ruĝa krenela muro kaj montras
    • supre du spikojn kaj kaskon kun flugiloj
    • malsupre turon.

Antaŭ la dua mondmilito Caracal havis alian blazonon, kiu sur flava fono montris lupinon kaj turon. Ruĝa krenela muro dividis la blazonon oblikve.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]