Limanu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Limanu estas komunumo en la distrikto Constanța, la sudorienta Rumanio. Al ĝi apartenas administre la komunumoj: 2 Mai, Hagieni kaj Vama Veche. Ĝi situas 2 km de la Nigra maro, en proksimo de la bulgara-rumana landlimo. Ĝin fondis en 1863 turkaj kaj tataraj setlintoj, ĝia turka nomo estis Karaçuklu, rumana Caracicula.

Ĝi estas turisme frekventata loko pro la proksimeco al la maro, grava vidindaĵo estas ankaŭ la 3,64 km longa Limanu-groto.