Aliman
El Vikipedio
Aliman estas vilaĝo en Rumanio, distrikto Constanța. Al ĝi apartenas administre la komunumoj Dunăreni, Floriile kaj Vlahii. Ili havis entute 3.083 loĝantojn en 2002.
Enhavo |
Situo [redakti]
Ĝi situas en la sudorienta parto de la lando, sur la dekstra bordo de la Danubo, 89 km okcidente de Konstanco, 24 km norde de la plej proksima urbo Băneasa.
Historio [redakti]
Sur areo de Aliman oni elfosis ruinojn de fortikaĵoj el la romia epoko, el la 2-3-a jc.
Famaj naskiĝintoj [redakti]
- Dan Spătaru (Aliman, 2-an de oktobro 1939 – Bukareŝto, 8-an de septembro 2004): rumana kantisto
Vidindaĵoj [redakti]
- naturprotekta rezervejo en la Urluia-valo, sur areo de 14,62 hektaroj, kun lagoj Sarpul kaj Vederoasa.
- Sacidava - ruinoj de la romia fortikaĵo.