Costinești (Constanța)
Costinești estas vilaĝo kaj subdistrikta centro en distrikto Constanța, historia regiono Dobruĝo, en sudorienta Rumanio. Ĝi situas 30 km sude de Konstanco kaj 14 km sude de la plej proksima urbo Eforie. Al ĝi apartenas administre la komunumo Schitu.
Enhavo |
[redakti] Situo
Ĝi situas ĉe la bordo de la Nigra maro, ene de la komunumo estas lago, kiun dividas al la maro terkolo.
[redakti] Historio
La vilaĝo situas sur iama loko de antikva greka komunumo Parthenopolis, dum la mezepoko, ties nomo estis Mangeapunar. En la 1960-aj jaroj, ĝi aperis sur la mapoj kiel Libertatea. La nuna nomo Costinești venas de Emil Costinescu, kiu estis rumana ministro pri financaj aferoj, inter 1902 kaj 1916, plurfoje.
Ĝis 1960, la vilaĝo estis eta fiŝista komunumo, tiam oni komencis transformi ĝin al ripoza centro. Proksime al la bordo videblas la greka ŝipvrako Evangelia, surgrundita en fino de la 1960-aj jaroj. Ĝi estas la grava vidindaĵo de la vilaĝo.