Batalo de Kalipolis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
G.C. 18 March 1915 Gallipoli Campaign Article.jpg
G.C. la 18-an de marto 1915
Francaj trupoj elŝipiĝintaj sur Lemnos, 1915.
la duoninsulo Kalipolis en la supra kaj maldekstra bildoparto, meze la markolo Dardaneloj

La Batalo de KalipolisBatalo de Gallipoli, konata ankaŭ kiel Dardanela Batalo, aŭ Batalo de Çanakkale (en turka Çanakkale Savaşı), estis batalo (aŭ pli precize milita kampanjo) de la Unua Mondmilito kiu okazis ĉe la duoninsulo Gallipoli[1] en la Otomana Imperio inter la 25a de aprilo 1915 kaj la 9a de januaro 1916. Tiu duoninsulo formas la nordan bordon de Dardanelo, nome markolo kiu havigas marvojon al kio tiam estis la Rusia Imperio, nome unu el la Aliancanoj dum la milito. Cele al sekurigi ĝin, la aliancanoj de Rusio, nome Britio kaj Francio, lanĉis ŝipan atakon sekvitan de amfibia elŝipigo sur la duoninsulo kun la eventuala celo kapti la tiama otomanan ĉefurbon Konstantinopolo (nuntempa Istanbulo).[2] La ŝipa atako estis kontraŭpelita, post ok monatoj de luktado, kun multaj mortoj ambaŭflanke, dum ankaŭ la terkampanjo malsukcesis kaj la invadaj trupoj devis retiriĝi al Egipto.

La kampanjo estis unu el plej grandaj otomanaj venkoj dum la milito kaj ĉefa malvenko por la aliancanoj. En Turkio, ĝi estas konsiderata kiel difina momento en la nacia historio: fina klopodo en defendo de la patrolando dum la Otomana Imperio ekfalis. La lukto formis la bazon por la Milito por Turka Sendependiĝo kaj por la fondo de la Respubliko Turkio ok jarojn poste sub Mustafa Kemal Atatürk, kiu dekomence elstariĝis kiel komandanto ĉe Kalipolis.

Aliflanke, la kampanjo estas ofte konsiderita kiel markigo por la nasko de la nacia konscio en Aŭstralio kaj Novzelando kaj la dato de elŝipiĝo, nome la 25a de Aprilo, estas konata kiel "Anzac Day" (anzaka tago). Ĝi restas la ĉefa grava rememoro de militaj perdoj kaj de veteranoj en tiuj du landoj, eĉ pli ol la Remembrance Day ( Armistica tago, kiu estas la memortago pri militfina tago de la unua mondmilito).[3][4][5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gelibolu en nuntempa Turkio.
  2. Aspinall-Oglander, 1929, pp. 51–52
  3. Dennis et al, 2008, pp. 32, 38.
  4. Lewis, Balderstone, Bowan, 2006, p. 110.
  5. McGibbon, 2000, p. 198.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Aspinall-Oglander, Cecil Faber. (1929) Military Operations Gallipoli: Inception of the Campaign to May 1915, History of the Great War Based on Official Documents by Direction of the Historical Section of the Committee of Imperial Defence I. Londono: Heinemann. OCLC 464479053.
  • Dennis, Peter; and Jean Bou. (2008) The Oxford Companion to Australian Military History. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-551784-2.
  • Lewis, Wendy. (2006) Events That Shaped Australia. Frenchs Forest, New South Wales: New Holland. ISBN 978-1-74110-492-9.
  • (2000) The Oxford Companion to New Zealand Military History. Auckland, New Zealand: Oxford University Press. ISBN 0-19-558376-0.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Koordinatoj: 40° 22′ 2″ N 26° 27′ 18″ O / 40.36722 °N, 26.45500 °O / 40.36722; 26.45500 (mapo)