Avaroj (mezepoka popolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
kranio de avaro

Avaroj estis frumezepoka popolo en Azio, meza kaj orienta Eŭropo. Ili ludis grandan rolon en la 6a ĝis 9a jarcento, konstruante imperion inter la Adriatiko kaj la Balta maro, inter la insulo Elba kaj la rivero Dnjeper.

La popolo loĝis origine en la Kaŭkaza regiono, dum la jaro 558 partoprenis en la ĝermanaj tribaj bataloj, alianciĝis kun la Langobardoj kontraŭ la Gepidoj (aliancanoj de Bizanco) kaj fine setlis inter 550–575 sur la hungara Ebenaĵo, inter la riveroj Danubo kaj Tiso. Tiu areo iĝis centro de ilia imperio, kiu atingis pinton fine de la 6-a jarcentoj.

La avaroj komencis militon kontraŭ Bizanco, en 626 preskaŭ okupis Konstantinapolon. Ili batalis kun trupoj de la Merovingoj kaj estis parte respondecaj pri migrado de serboj kaj kroatoj pli suden. Dum la dua duono de la 7a jarcento, interna konflikto kaŭzis forpelon de ĉ. 9000 homoj el la Avara imperio. La ŝtato malfortiĝis pro la ribelo, sed tiu sama ribelo helpis fondon de la bulgara ŝtato. La imperio ekzistis ĝis 805, kiam ĝi subiĝis al la frankona imperiestro Karolo la Granda.

Aparte de tiu historia popolo hodiaŭ en la rusia provinco Dagestano ekzistas moderna popolo kun sama nomo; vd. Avaroj (Dagestano).