Trakoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trakoj
historia etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Trakia Platest, 5-a ĝis 4-a jarcento a.K

Trakoj estas komuna nomo por kelkaj iamaj balkanaj kaj okcident-aziaj popoloj, kiuj vivis en la antikva regiono Trakio. La trakoj ekde la 8-a ĝis 9-a jarcento antaŭ Kristo vivis sub helena potenco. Dum la 5-a jarcento a.K. estiĝis sendependa trakia ŝtato, kiu disfalis fine de la sama jarcento. De la 4-a ĝis la 3-a kaj poste ekde la 2-a antaŭkrista jarcento ili konkeriĝis de la Romia imperio. Post la grava greka-romia influo, la trakoj asimiliĝis al la migrantaj popoloj.

La popolanoj parolis la trakan lingvon, kiu formortis dum la 6-a jarcento post Kristo. Al ĝi similas la friga kaj albana lingvo. Nur kelkaj gravuritaj nomoj postrestis.

Gravaj trovitaĵoj en 2005[redakti | redakti fonton]

Dum 2005, arkeologoj trovis ĉe bulgara vilaĝo Zlatinica, gravan tombon de (verŝajne) Kerseblept, filo de Kotus la 1-a. La reĝo mortis antaŭ 2400 jaroj kaj oni entombigis lin kun multegaj or-juveloj (ringoj, ora krono).

Popoloj[redakti | redakti fonton]