Imeretio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Imeretio sur la mapo de Kartvelio

Imeretio (kartvele იმერეთი მხარე) estas histori-geografia provinco en okcidenta Kartvelio, en la meza kaj supra fluo de la rivero Rioni. Centro: Kutaisi. Gravaj industriaj urboj estas Samtredia, Ĉiatura (manganprilaborado), Tkibuli (karbominejo), Zestafoni (metalurgio). Imeretio estas agrikultura regiono, konata pro ĝiaj morusarboj kaj vinberejoj.

Imeretoj, kun nombro pri 500.000, parolas kartvelan dialekton kaj verŝajne reprezentas tre fruan branĉon de la kaŭkazianoj.

Imeretio estas konata de 1442, kiam la kartvela reganto Aleksandro disdividis sian regnon en tri partoj inter siaj filoj; unu parto estis Imeretia reĝlando. De 1510 estis ofte invadita de la turkoj. Estis sendependa regno de la 16a al 18a jc. En 1804-1810 Imeretio batalis kontraŭ Rusio ĝis plena aneksado fare de la Imperio.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]