Togolando
Togolando, malofte Togolo estas lando en Okcidenta Afriko.
- Landkodo: TG.
- E-nomo: [a] Togo; Togolando; Togolo; [o] Toga/Togolanda/Togola Respubliko.
- Nacia nomo: République togolaise.
- Areo: 56.800 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Gnassingbe Eyadema (1967).
- Ĉefurbo: Lomeo (600 000).
- Loĝantaro: 4 085 000 (1995).
- Ŝtatlingvo: franca.
- Aliaj parolataj lingvoj: kabiea, evea k.a.
- Eksporto: fosfatoj, kafo, kakao, kotono.
- Pokapa MEP: 310 $.
- Monunuo: okcidentafrika franko (XOF)
- Organizaĵoj: UN (1960), Afrika Unio (2002).
- Historio: Antau la unua mondmilito Togolando estis kolonio de germana regno de Vilhelmo la II-a. (post milito germanio perdis krom togolando chiujn el siaj kolonioj. dum la dua mondmilito ĝi estis okupaciata de Francio kaj Britio. En 1956 Angla Togo unuiĝis kun Ganao, sed Franca Togo deklaris sendependecon en 1960.
- Esperanto-movado: Junulara Magazino Togolanda aperis en la 1990-aj jaroj, danke al okcident-europa monhelpo. Estas Unuiĝo Togolanda por Esperanto kun rilatoj al UEA.
En ĉefurbo Lomeo funkcias Instituto Zamenhof, lernejo kie estas instruata esperanto al infanoj.
En Togo fondiĝis ASELT = Asocio Sennacieca de Esperanto Laboristoj en Togolando.
Ĝis antaŭ kelkaj jaroj troviĝis AO=afrika oficejo de UEA en Lomeo. Ĝi migris al Lokossa, Benino.
En 2010 gastos en urbo Vogan E- kongreso (TEK) en Togolando.
[redakti] Ekstera politiko
Togo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. Historia politika dokumento por la modelo politika kunlaboro de la AKP-ŝtatoj kun la Eŭropa Unio estas la Konvencio de Lomeo, kiu subskribiĝis en la ĉefurbo de Togo kaj inter la jaroj 1975 kaj 2000 tre influis la interŝtatan politikon.
|
||||