Padiŝaho

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PadiŝahoPadiŝaĥo, literumita ankaŭ Padishah ('Mastra Reĝo'; el persa: pād [aŭ en malnovpersa lingvo: * pati], 'mastro', kaj shāh, 'reĝo'),[1][2] foje literumita Padeshah (padeŝaho) aŭ Padshah (padŝaho) (perse پادشاه; osmanid-turke پادشاه; turke padişah, [ˈpaːdiʃah]; urdue بَادْشَاہ&, hindie बादशाह), estas superlativa titolo de suvereno de persa deveno.

Formo de la vorto estas konata jam el Mezpersa lingvo, aŭ el Pahlavia lingvo, kiel pātaxšā(h)pādixšā(y).[3][4][5][6] Mezpersa pād povas veni el Avesta paiti,[7] kaj estas simila al titolo Pati. Xšāy, "regi", kaj xšāyaθiya, "reĝo", estas el malnova persa.

Ĝi estis adoptita de kelkaj monarkoj kiuj postulas la plej altan rangon, iom ekvivalenta al la antikva Persa nocio "Granda Reĝo", kaj poste adoptita de post-Akemenidoj kaj la Mogolaj imperiestroj de Hindio. Tamen, en kelkaj periodoj ĝi estis uzita pli ĝenerale por aŭtonomaj islamaj regantoj, kiel en la verko Hudud al-'Alam de la 10-a jarcento, en kiu eĉ kelkaj malgrandaj princoj de Afganio estas nomataj pādshā(h)/pādshāʼi/pādshāy.[8]

La regantoj de diversaj tronoj – el kiuj la du unuaj efektive regantaj la ĉefajn imperiojn de Okcidenta Azio – estis stiligite nomitaj Padiŝaho:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etymonline.com, s.v. "pasha" Arkivigite je 2017-03-01 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. Bartbleby.com Dictionary & Etymology
  3. MacKenzie, D. N.. (1971) A concise Pahlavi dictionary, p. 63. ISBN 978-1-136-61396-8. OCLC 891590013.
  4. "pad(i)shah ." The Oxford Dictionary of English Etymology. Alirita la 22an de Septembro, 2021, el Encyclopedia.com: [1]
  5. [ pādixšā(y) – Encyclopedia Pahlavica ].
  6. Horn, Paul. (1893) Grundriss der neupersischen Etymologie, University of Michigan, Strassburg, K.J. Trübner, p. 61.
  7. [ Pad – Encyclopedia Pahlavica ]. Alirita 2021-10-08.
  8. Babinger, Fr. & Bosworth, C.E. (1995). "Pādis̲h̲āh". En Bosworth, C. E.; van Donzel, E.; Heinrichs, W. P. & Lecomte, G. (eld.). The Encyclopaedia of Islam, New Edition, Volume VIII: Ned–Sam. Leiden: E. J. Brill. ISBN 978-90-04-09834-3.
  9. Korobeĭnikov, Dimitri. (2014) Byzantium and the Turks in the Thirteenth Century, p. 99–101, 290, 157. ISBN 978-0-19-870826-1. OCLC 884743514.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Babinger, Fr. & Bosworth, C.E. (1995). "Pādis̲h̲āh". En Bosworth, C. E.; van Donzel, E.; Heinrichs, W. P. & Lecomte, G. (eld.). The Encyclopaedia of Islam, New Edition, Volume VIII: Ned–Sam. Leiden: E. J. Brill. ISBN 978-90-04-09834-3.