Verden (Aller)
El Vikipedio
| Verden (Aller) | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Malsupra Saksio | ||||
| Distrikto | Distrikto Verden | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 52°55′10″N 9°14′18″O / 52.91944°N, 9.23833°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 23 m | ||||
| Areo | 71,58 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 04231 | ||||
| Poŝtkodo | 27283 | ||||
| Aŭtomobila kodo | VER | ||||
| Oficiala kodo | 03 3 61 012 | ||||
| Subdivido | 7 urbopartoj (Stadtteile) | ||||
| Komunumestro | Lutz Brockmann | ||||
| Partio de komunumestro | SPD | ||||
| Adreso de la administrejo | Große Str. 40 | ||||
| Komunuma retejo | www.verden.de | ||||
Verden (prononco "Ferdn" respektive laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto [ˈfɛːɐ̯dn̩]) estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Verden de la federacia lando Malsupra Saksio kaj estas la administra centro de la distrikto. La 30-an de junio 2005 la urbo havis 28317 loĝantojn. Verden situas borde de la rivero Aller, kiu proksime de la urbo enfluas la pli grandan riveron Weser. La urbo kaj najbara federacia lando Bremeno foras 35 kilometrojn nord-okcidente.
La urbonomo cetere havas la aldonaĵon "Aller" nur pro tio, ke inter la jaroj 1871 kaj 1918 la urbo Verdun en Francio apartenis al la Germana Regno kaj germanlingve havis la saman bazan nomon "Verden".
