Gotthard Kettler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gotthard Kettler

Gotthard KETTLER (naskiĝis en 1517 en Anröchte, Vestfalio; mortis la 17-an de majo 1587 en Jelgava, tiam germane Mitau, Duklando Kurlando kaj Zemgalio, nuntempe Latvio) ekde la jaro 1559 estis la lasta grand-majstro de la Livonia Ordeno.

Eta blazono de duklando Kurlando sub Gotthard Kettler

En 1561 li iĝis luterano kaj sekularigas la ordenan landon. Sigismondo la 2-a Aŭgusto, reganto de Pollando-Litovio, kreis el ĝi la germanlingve regatan Duklandon Kurlando kaj Zemgalio (germane Herzogtum Kurland und Semgallen) kaj donis ĝin al Kettler kiel feŭdo de Pollando-Litovio. Kettler kaj liaj idoj regis la duklandon ĝis 1737.


Antaŭe: Grand-majstro de la Livonia Ordeno Poste: LivonianShield.svg
Johann Wilhelm von Fürstenberg 1559–1561 (ofico finiĝis)
Antaŭe: Duko de Kurlando kaj Zemgalio Poste: Księstwo Kurlandii i Semigalii COA.svg
(ofico kreita) 1561–1587 Friedrich Kettler