Leopold von Berchtold

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Leopold von Berchtold
Leopold von Berchtold
Naskiĝo 18-a de aprilo 1863
Vieno, Aŭstrio-Hungario
Morto 21-a de novembro 1942
Peresznye apud Sopron, Hungario
Portalo pri Homoj

Leopold Graf von BERCHTOLD (grafo de Berĥtold laŭ la tiama nobeleca sistemo) naskiĝis en Vieno 18-an de aprilo 1863. Li estis de 1906 al 1911 aŭstria ambasadoro en Sankt-Peterburgo kaj inter 1912 kaj 1915 aŭstria ministro pri eksterlandaj aferoj. Post la mortigo de la aŭstria tron-heredonto arkiduko Franz Ferdinand en Sarajevo li subtenis la kulpigan ultimaton al Serbio. Post la deklaro pri neŭtraleco de Rumanio kaj Italio li demisiis kiel ministro.

Berchtold mortis 21-an de novembro 1942 en Peresznye apud Sopron (germane Ödenburg) en Hungario.


Biografio
Ĉi tiu artikolo pri "Leopold von Berchtold" ankoraŭ estas ĝermo pri biografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.