Armistico de Erzincan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Armistico de Erzincan (ankaŭ literumita ErzindĵanErzinjan ) estis interkonsento por ĉesigi malamikecojn dum la Unua mondmilito subskribita fare de la Otomana Imperio kaj Transkaŭkaza Komisariato en Erzincan la 18-an de decembro 1917. La armistico alportis provizoran pacon al la kaŭkazaj kaj persaj frontoj ĝis la 12-a de februaro, kiam la batalado rekomenciĝis.

La statuso de la Transkaŭkaza Komisariato tiam estis neklara: la otomanoj rigardis ĝin kiel sendependan enton, laŭleĝan posteulon de la Rusa Imperio, dum la Komisariato ankoraŭ konsideris sin parto de la Rusa Respubliko. La Otomana Imperio jam estis favora al la armistico de Brest-Litovsk kun Rusio (15an de decembro) kiu kovris la kaŭkazajn kaj persajn frontojn. Post ricevo de batalhalta propono de Vehib Paŝao, komandanto de la otomana tria armeo, la komisariato rajtigis la komandanton de la rusa kaŭkaza fronto, Generalo Prĵevalskij, negoci armisticon kun sia otomana kontraŭulo. La rezulto estis la armistico de Erzincan, post kiu la rusaj trupoj komencis retiriĝi, lasante la Transkaŭkazian Komisariaton tute nedefendita.[1][2].

Aldono al la armistico estis subskribita la saman tagon, limante la linion de okupado inter la du flankoj.  La 12-an de februaro, otomanaj trupoj komencis avanci trans la linion spite al la armistico, malaprobis la aŭtoritaton de la Transkaŭkazia Komisariato subskribi ĝin kaj akuzis la armenojn je masakraj islamanoj malantaŭ la otomana linio la 15an - 16an de januaro. La 24an de februaro la armistico de Brest-Litovsk estis rompita de Germanio kaj senefika. Ambaŭ armisticoj estis anstataŭitaj de la Traktato de Brest-Litovsk kun Rusio, subskribita la 3-an de marto 1918, kaj la Traktato de Batumo kun la anstataŭaj ŝtatoj de la Transkaŭkaza Komisariato, subskribita la 4-an de junio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tadeusz Swietochowski, Russian Azerbaijan, 1905–1920, p. 119.
  2. Robert M. Slusser and Jan F. Triska (1959), A Calendar of Soviet Treaties, 1917–1957 (Stanford University Press), p. 2.