Traktato de Batumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Traktato de Batumo estis traktato subskribita en Batumo inter la Armena Demokratia Respubliko kaj la Otomana Imperio la 4-an de junio 1918. Ĝi estis la unua traktato de la Armena Demokratia Respubliko. Ĝi konsistis el 14 artikoloj. La Generalo Andranik neis la interkonsenton kaj kune kun la Daŝnako formis la Respublikon Montara Armenio.

Fono[redakti | redakti fonton]

La 5-an de decembro 1917, armistico de Erzincan estis subskribita inter la rusoj kaj otomanoj en Erzincan. Ĝi finigis la armitajn konfliktojn inter Rusio kaj la Otomana Imperio en la militkampanjo en Persio kaj en la militkampanjo en Kaŭkazio dum la Mezorienta Fronto la 3-an de marto 1918, la armistico de Erzincan plutraktis kie la Traktato de Brest-Litovsk markas la foriron de Rusio el la Unua Mondmilito. Inter la 14-a de marto ĝis aprilo 1918 la packonferenco de Trabzon okazis inter la Otomana Imperio kaj delegacio de la Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko. Enver Paŝao ofertis rezigni pri ĉiuj ambicioj en Kaŭkazo kontraŭ rekono de la Otomana reakiro de la orientaj anatoliaj provincoj ĉe Brest-Litovsk en la fino de la intertraktadoj. La 5-an de aprilo, la estro de la Transkaŭkaza delegacio Akaki Ĉĥenkeli akceptis la Traktaton de Brest-Litovsk kiel bazo por pli da intertraktadoj kaj sendis mesaĝon per kablo al la Administracio instigante ilin akcepti tiun pozicion. La etoso triumfanta en Tbliso estis tre malsama. La armenoj premadis la respublikon por rifuzi. Ili agnoskis la ekziston de milita stato inter ili mem kaj la Otomana Regno. Malamikecoj rekomenciĝis kaj la otomana trupoj invadis novajn terojn en la oriento, atingante la antaŭmilitajn limojn.

Traktato[redakti | redakti fonton]

La 11-an de majo, nova packonferenco malfermiĝis ĉe Batum. Ĉe tiu konferenco otomanoj etendis iliajn postulojn por inkludi Tbilison same kiel Aleksandropolon kaj Eĉmiadzinon. Ili ankaŭ volis ke fervojo estu konstruita por kunigi Kars kaj Julfa kun Bakuo. La nova armena ŝtato, tra kiu tiu transportokoridoro trairus, ricevus liberan rajton je trairejo. La armenaj kaj kartvelaj membroj de la delegacio de la respubliko komencis ekhalti. Komenciĝante la 21-an de majo, la Otomana armeo moviĝis antaŭen denove en areoj de rusa Armenio kiu ne estis sub la kontrolo de la sultano ekde la 17-a jarcento. La konflikto kondukis al la Batalo de Sardarapat (majo 21-29), la Batalo de Kara Kilizo) (majo 24-28 1918), kaj la Batalo de Baŝ Abaran (majo 21-24).

La traktato estis subskribita dum la Tria Armeo aranĝis poziciojn 7 kilometrojn de Erevano kaj nur 10 kilometrojn de Eĉmiadzin. La traktato devis esti ekzamenita kaj konfirmita fare de la Centraj Potencoj. Dek kvin tagojn post la traktato, delegitoj de Armenio estis petitaj veni al Konstantinopolo. En la kapitulacitaj teritorioj la plimulto de la 1,250,000 antaŭmilitaj loĝantoj estis armenoj, kun pli ol 400,000 en la cedita areo de la provinco Erevano.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Generalo Andranik rifuzis akcepti la Traktaton de Batum. Andranik daŭrigis reziston kun la intenco de deklarado de nova armena ŝtato kiu estis nomita Respubliko Montara Armenio. Dum 1918, la agadoj de Andranik estis koncentritaj ĉe la Karabaĥa-Zangezura regiono, la ligo inter la Otomana Imperio kaj la Azerbajĝana Demokratia Respubliko.