Hanovro (dinastio)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Hanovro (apartigilo) |
La hanovra dinastio estas germandevena reĝa dinastio, kiu ekde 1714 regis Brition post la Stuartoj. La unuaj britaj reĝoj el la hanovra dinastio regis en persona unio ankaŭ super la lando Hanovro, unue kiel princoj-elektistoj, poste kiel reĝoj.
La hanovra dinastio estas branĉo de la dinastio Velfoj (Welfen), laŭdire devenanta el Henriko la Leono.
Enhavo |
Historio [redakti]
Lando Hanovro [redakti]
Ĝis 1714 la dinastio regas la duklandon Brunsvigo-Luneburgo, ankaŭ nomata "lando Hanovro", kiu ekde 1692 fariĝas elekto-princlando.
Lando Hanovro kaj Britio en persona unio [redakti]
En 1714 la princo-elektisto de Hanovro heredas la britan tronon kiel reĝo Georgo la 1-a. Hanovro kaj Britio havis komunan monarĥon de 1714 ĝis 1837 (en Hanovro unue kiel princo-elektisto, ekde 1815 kiel reĝo):
- 1714-1727 Georgo la 1-a
- 1727-1760 Georgo la 2-a
- 1760-1820 Georgo la 3-a, "la Freneza Reĝo Georgo"
- 1820-1830 Georgo la 4-a
- 1830-1837 Vilhelmo la 4-a
Britio post persona unio [redakti]
En 1837, Viktoria heredis la britan tronon.
- 1837-1901 Viktoria
Lando Hanovro post la persona unio [redakti]
En la lando Hanovro, laŭ la salfranka leĝo nur viro rajtis heredi la tronon. Tiel la persona unio inter la du reĝlandoj finiĝis.
- 1837-1851 Ernesto Aŭgusto la 1-a de Hanovro
- 1851-1866 Georgo la 5-a de Hanovro
En 1866 la reĝlando estis konkerita kaj aneksita de Prusio kaj ĉesis ekzisti kiel memstara lando.