Au revoir là-haut (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Au revoir là-haut
filmo
Originala titolo Au revoir là-haut
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2017, 27 jul. 2017, 22 aŭg. 2017, 25 okt. 2017
Ĝenro filma dramo
Kameraado Vincent Mathias
Reĝisoro(j) Albert Dupontel
Produktisto(j) Catherine Bozorgan
Scenaro Albert Dupontel
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Christophe Julien
Rolantoj Albert Dupontel • Laurent Lafitte • Nahuel Pérez Biscayart • Émilie Dequenne • Mélanie Thierry • Niels Arestrup • Frans Boyer
Produktinta firmao Q50335394 
Manchester Films 
Gaumont 
France 2 Cinéma
Honorigoj César Award for Best Director • César Award for Best Adaptation • César Award for Best Production Design • César Award for Best Costume Design • César Award for Best Cinematography
IMDb
vdr

Au Revoir La-Haut (Ĝis revido tie supre) estas franca drama filmo de 2017, kiu estas scenarita, reĝisorita kaj ĉefrolita fare de Albert Dupontel. Ĝi estas fadaptaĵo de la romano samnoma romano de Pierre Lemaitre.

Resuma intrigo[redakti | redakti fonton]

La filmo malfermiĝas en Maroko en 1920 kiam Albert Maillard (Albert Dupontel) estas arestita en loka policejo kaj esplordemandita fare de franca polica inspektisto. Li rakontas sian historion ekde novembro 1918, ĵus al la fino de la Unua Mondmilito. Sojle de la batalhalto, franca kaj germana bataltrupo alfrontas unu la alian kaj en brutalan tranĉean militadon. En la malfermaĵosceno de la filmo, la komandanto de la franca trupo, la kruela kaj batalema leŭtenanto Pradelle, ricevas ordonon por batalhalto. Leŭtenanto Pradelle iniciatas enscenigitan pafadokazaĵon kaj sub tiu preteksto ordonas al siaj soldatoj ŝargi la germanan batallinion. Dum la atako, Édouard Péricourt, soldato kiu estas amatora pentristo kaj la filo de riĉa pariza politikisto (Niels Arstrup) savas la vivon de sia armila kamarado, Albert Maillard kaj tuj poste li estas grave vundita en la vizaĝo. Maillard akompanas la vunditan Péricourt kiu perdis la kapablon paroli kaj helpas lin dum sia resaniĝo en milithospitalo, kie la vundito iĝas dependigita de morfino. Péricourt, kies vizaĝo estis malbeligita, petas al Maillard adopti novan identecon kaj informi sian familion pri sia morto. Kaj ĉi tio, pro lia malfacila rilato kun sia patro, rilato kiu plimalboniĝis ekde sia infanaĝo kaj tra sia juneco ĉar la patro rifuzis akcepti lian inklinon al arto. Kiam Madeleine, la fratino de Édouard, alvenas sur la batalkampon kaj demandas vidi lian tombon, tiam Albert foriras al la armea tombejo por trovi nemarkitan tombon, kaj diras ke ĝi estas tiu de Edouard. La fratino tamen insistas: ŝi volas indentigi la kadavron. Albert tiam fosas en la tombon, sed malkovras ke la kadavro estas de nigrulo. Leŭtenanto Pradelle malkovras la ruzon kaj helpas al Maillard. Li sukcesas konvinki Madèleine ne vidi la kadavron. La rilato inter la du daŭras kaj post ne tro longe Pradelle geedziĝas kun Madeleine kaj integriĝas en la komercon de ŝia patro.

Post la fino de la milito, Maillard kaj Péricourt ne apartiĝas kaj restas kune. Maillard havas problemojn trovi laboron kiel revizoro, vivas malriĉe en antaŭurbo, loĝas en subtegmento kaj apenaŭ subtenas sin aldone al Péricourt. Li ŝtelas morfinon de aliaj veteranoj por injekti en Péricourt. Louise, vartinfano de ilia najbareco, helpas ilin. Ŝi proksimiĝas al Péricourt kaj estas la ununura kiu estas kapabla je tradukado de liaj grumblaĵoj en vortojn kaj frazojn. Péricourt kreas artajn maskojn por kaŝi lian malbeligitan vizaĝon, kaj aldone li komencas produkti desegnaĵojn de modeloj por krei monumentojn al la militmortintoj. Kune kun Louise ili kreas katalogon de proponoj por la monumentoj, kiu estas distribuata de Maillard. En la sama tempo, la patro de Péricourt trovas Maillard, kiel la plej bona amiko de sia filo antaŭ ol li estis pereinta, kaj invitas lin al vespermanĝo ĉe sia luksa hejmo. Surprize Maillard rankontas leŭtenanton Pradelle en la hejmo kaj ekkomprenas ke li devos alfronti lin denove. Li ankaŭ ekkonas Pauline, la belan domservistinon ĉe la Péricourt-domo kaj enamiĝas al ŝi. De ĉi tie la intrigo denove evoluas en la konfrontiĝon inter Maillard kaj Pradelle.

La filmo uzas karnavalelementojn, uzante maskojn kaj aliajn dramecajn vidajn teatrorekvizitojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]