Submarŝipa milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Submarŝipa milito estas batalaj agadoj, en kiuj oni uzis submarŝipojn kontraŭ la malamikaj ŝipoj. Se oni sinkigis ankaŭ ŝipojn de la neŭtralaj nacioj, oni parolas pri senlima submarŝipa milito.

La esprimo aludas la agadon de la germanaj submarŝipoj dum la unua kaj dua mondmilitoj. Tiuj batalagadoj celis malhelpi provizon de Britio per militistara provizo.

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua Batalo de Atlantiko.

La submarŝipa milito ekiĝis per 23 ŝipoj, komence de februaro de 1915, sed daŭris nur 4 monatojn, ĉar Usono efike postulis ĉesigon de la pirataj agadoj. La milito komenciĝis denove ekde januaro de 1916 - per 68 ŝipoj - kaj daŭris du monatojn, dum kiu Germanio sinkigis 400.000 tunojn da volumo. Tiam Usono devove efike premis Germanion.

Post kiam la pacproponon de la centraj potencoj - decembro de 1916- krude rifuzis la entento, Paul von Hindenburg anoncis senbridan submarŝipan militon. Tiel ĝi ekis denove je la 1-a de februaro de 1917 per 130 submarŝipo.

Anglio sukcese kontraŭagadis: armilizadis la ŝipojn, uzis diversajn ilojn (reatro, subakvaj flosbomboj) kontraŭ la submarŝipoj, sed plej efika estis kiam entento organizis ŝipkonvojojn. La submarŝipa milito finiĝis la 21-an de oktobro 1918 - laŭ registroŝanĝo inter la germanoj kaj usona prezidento Wilson. La ĉesigo signifis ankaŭ perdon de germana premefiko dum la armistica traktado, gvidata de Matthias Erzberger sur la germana flanko.

La germanaj submarŝipoj (170) estis transdonitaj al la venkintaj aliancanoj, dum la marblokado de Germanio restis ĝis ekvalido de la Versajla traktato.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito, la radaro helpis la ententon venki en la submarŝipa milito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]