Suseks-garantiaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Suseks-garantiaĵo estas promeso de Germanio en 1916 al Usono, ne sinkigi pluajn pasaĝerajn ŝipojn kaj por ke Usono ne/pli poste eniru la militon.

Komence de 1916, Germanio uzis la politikon de senlima submarŝipa milito, laŭ kiu ili torpedis ĉiujn komercajn ŝipojn, sen atentigo. Spite al tio, la franca pasaĝera ŝipo Sussex estis torpedita - sen atentigo - la 24-an de marto, 1916. Mortis 50 pasaĝeroj, inter ili usonaj ŝtatanoj. Usona prezidento Woodrow Wilson tuj minacis Germanion per militdeklaro, se Germanio daŭrigas la atakojn.

Esenco de la promeso

  • oni ne atakas pasaĝerajn ŝipojn
  • marketaj ŝipoj ne estos sinkigitaj, ĝis la ŝipanoj ne povas forlasi la ŝipon
  • oni devas certigi sekuran fuĝon de la pasaĝeroj kaj la ŝiplaboristoj

En 1917, Germanio konvinkiĝis, ke ĝi malvenkos, se ne uzos la senliman submarŝipan militon, antaŭ ol Usono eniros la militon.

La Suseks-promeso malvalidiĝis en januaro de 1917, post ekbrulo de la atlantika milito. Usono deklaris militon al Germanio la 6-an de aprilo, 1917.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]