Geg-albana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La gega (ghega aŭ gŭega) estas unu el la du ĉefaj dialektoj (aŭ lingvoj) de la albana lingvo. La alia estas la toska, kiu estas la ĉefa bazo de la albana lingvo. La dividlinio inter la du dialektoj estas la rivero Shkumbin.

La gega dialekto estas parolata norde de Albanio, en parto de Makedonio kaj Montenegro, kaj de la albanoj en Kosovo kaj Serbio (plimulte en Presevo, Bujanovac kaj Medvedja).