Ĝibran Ĥalil Ĝibran
El Vikipedio
Ĝibran Ĥalil ĜIBRAN (arab.: جبران خليل جبران ) (n. 6-a de januaro 1883 – m.10-a de aprilo 1931) estis libana poeto kaj artisto.
S-ro Ĝibran naskiĝis en Libanio, sed pasigis la plimulton de sia vivo en Usono. Li famiĝis pro, inter alie, siaj verkoj La Profeto (1923) kaj Jesuo, la Filo de la Homo (1928). Li kombinis partojn de okcidenta kaj orienta mistiko.
