Tiro (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri fenica urbo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Tiro.
Tiro
urbo • Libana vilaĝo • urbego • antikva urbo • urboŝtato
Administrado
Demografio
Loĝantaro 160 000  (2018) [+]
Loĝdenso 32 000 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 16′ N, 35° 12′ O (mapo)33.26666666666735.2Koordinatoj: 33° 16′ N, 35° 12′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 5 km² ( 500 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Tiro (Libano)
Tiro (Libano)
DEC
Tiro
Tiro
Situo de Tiro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tyre, Lebanon [+]
vdr
triumfarko en Tiro

Tiro (fenicie cur, latine Tyrus, akade curru, hebree צר cur, greke Τύρος Týros, arabe الصور as-súr) estas antikva fenicia urbo en Libano sur marbordo de Mediteraneo. La novepoka urbo senĉese nomiĝas Sur. La nomo de tiu ĉi urbo signifas Roko, ĉar la urbo originale estis konstruita sur roko.

La novepoka Tiro havas 117 000 loĝantojn (en 2003), situas ĉe bordoj de la Mediteraneo, 80 km sude de Bejruto. Ĝi estas hodiaŭ la kvara plej loĝata urbo de Libano, kie la ĉefa ekonomia branĉo estas la turismo. Tion helpas, ke la antikvaj partoj de la urbo en 1984 ricevis la titolon pri monda heredaĵo.

Tiro havis orepokon en la antikvo, kiam ĝi estis plej grava urboŝtato de Fenicio, grava faktoro de la Mediteraneo. Laŭ la legendoj tie naskiĝis Eŭropa kaj Dido. Ĝiaj ŝipveturistoj fondis en 814 a.K. Kartagon.