Kaluga provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kaluga provinco
ruse: Калужская область
provinco
Flag of Kaluga Oblast.svg
Gerb kalug obl.png
Lando Flago de Rusio  Rusio
Ĉefurbo Kaluga
Areo 29 777 km² (2 977 700 ha)
Loĝantaro 1 005 585 (2013)
Denseco 33,77 loĝ./km²
Horzono MT (UTC+4)
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kaluga Oblast
Kaluga provinco sur la mapo de Rusio

Kaluga provinco (ruse: Калужская область, [Kaluĵskaja oblastj]) estas provinco meze de Eŭropa parto de Rusio en Centra federacia regiono.

Kaluga provinco estis fondita en 1944. Ĝi limas norde kaj nord-oriente kun Moskva provinco, nord-okcidente kun Smolenska provinco, oriente kun Tula provinco, sude kun Brjanska provinco kaj Orjola provinco. La ĉefurbo estas Kaluga situanta en norda parto de la provinco.

Aŭtokodo de Kaluga provinco estas 40.

Fizika geografio[redakti | redakti fonton]

Kaluga provinco situas en centra parto de Orienteŭropa ebenaĵo kun proksimume egala distanco de grandaj maroj. Ĝi estas plej longa de nord-oriente al sud-okcidento (longas pli ol 220 kilometroj laŭ meridiano).

Reliefo[redakti | redakti fonton]

Valo de Protva kaj apudaj montetoj en Borovsk

Reliefo de Kaluga provinco same kiel la tuta Orienteŭropa ebenaĵo estas ĝenerale ebena. En sur-orienta parto de la provinco estas flanko de Mez-Rusia altebenaĵo; meze kaj norde situas Ugra-Protva malaltebenaĵo; plej nord-okcidente troviĝas Spas-Demenska morena altaĵo kun la plej alta punkto de la provinco (Zajceva Gora, 279 metroj super marnivelo). Centre de Kaluga provinco situas Barjatina-Suĥiniĉa ebenaĵo, sude — Brjanska-Ĵizdra arbarujo.

Plej malaltaj lokoj estas valoj de diversaj riveroj (ĝis 160 metroj super marnivelo ĉe Okao, proksime al Tarusa).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Klimato de Kaluga provinco estas modera-kontinenta, meza inter modera klimato de Okcidenta Eŭropo kaj kontinenta klimato de Azio. Estas varma somero kaj mezforte malvarma neĝoplena vintro. Mezjara temperaturo inter +4 °C kaj +5 °C. La plej malvarma monato estas januaro (meze -9 — -10 °C), plej varma estas julio (meze +18 °C).

Plej multe da preciptaĵoj falas dum varma sezono (de aprilo ĝis oktobro) kiel pluvo. Novembre — marte povas esti neĝkovrado.

Somere superas nord-okcidenta vento, vintre — suda. Ventorapido estas kutime malalta.

Akvujoj[redakti | redakti fonton]

Kaluga provinco estas riĉa je surteraj akvujoj. Estas kelkaj miloj da diverslongecaj riveroj kaj riveretoj. En centra kaj suda parto de la provinco estas akvodislimo de Kaspio (Volgo) kaj Nigra Maro (Desna).

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de riveroj en Kaluga provinco (Rusio).
Lagobordo de Lompado en Ludinovo

La plej longa rivero estas Okao, tamen al Kaluga provinco apartenas nur eta ĝia parto (ĉe Okao situas ankaŭ urbo Kaluga). Tra la provinco tute aŭ parte fluas grandaj alfluantoj de Okao: Ugra, Protva, Ĵizdra kaj aliaj.

En Kaluga provinco mankas grandaj lagoj. Multaj etaj lagoj situas en estintaj riverherbejoj de Okao kaj ĝiaj grandaj alfluantoj. Sur riveroj de Kaluga provinco estas kelkaj artefaritaj baraĵlagoj kaj riveretoj; plej granda el ili estas Lompado en distrikto Ludinovo.

Ekzistas marĉoj; entute ili okupas malpli ol 1% de la tuta teritorio (ne multe kompare kun Rusio entute).

En la provinco estas multaj akvofontetoj; kelkaj el ili estas uzataj por akiro de pura akvo kaj popularaj en Centra Rusio; aliaj estas malpuraj kaj neuzeblaj. Multaj akvofontoj (proksimaj al loĝlokokoj kaj monaĥejoj) estas konsiderataj sanktigitaj en ortodoksismo, multaj havas proprajn nomojn.

Grundoj[redakti | redakti fonton]

En Kaluga provinco estas multaj tipoj de grundoj, plejparte meze bonkvalitaj por agrikulturo.

Flaŭro kaj bestaro[redakti | redakti fonton]

Fringo

Arbaroj okupas 44 % de la tuta teritorio. Plej multe da arbaroj estas en nord-okcidenta parto (laŭ limo kun Smolenska provinco), en suda parto (Brjanska-Ĵizdra arbarujo), en kelkaj aliaj lokoj. Superas betuloj, pinoj, kverkoj, abioj, aceroj. En Kaluga situas Kaluga urba arbaro.

Malplian areon okupas herbokampoj.

En Kaluga provinco vivas preskaŭ 400 specioj de vertebruloj kaj kelkaj miloj de senvertebruloj. Estis registritaj 267 birdaj specioj (el ili 177 laŭ kovejo).

Ekologiaj problemoj[redakti | redakti fonton]

Kaluga provinco estas unu el la regionoj kiuj ege suferis pro Ĉernobila katastrofo. Granda areo (ĉefe la suda parto) estas malpurigita per radioaktivaj elementoj kaj estas konsiderata dangera por loĝado. Grave malpurigitaj estas (tute aŭ parte) 5-10 distriktoj el 24; 9 distriktoj havas loĝlokojn kun oficiale speciala statuso, en 3 (distriktoj Ĵizdra, Ĥvastoviĉi, Uljanovo) estas loĝlokoj "kun rajto de transloĝiĝo"[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Kaluga provinco en sia nuna stato estis fondita en 1944, urba Kaluga fariĝis centro de la nova provinco. Post disfalo de Sovetunio Kaluga provinco fariĝis federacia subjekto de Rusio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • Loĝantaro (en 2013): 1005585.
  • Denseco (en 2013): 33,77 loĝ./kv.km.
  • Urba loĝantaro (en 2013): 75,88 %.

Loĝantaro de Kaluga provinco laŭ jaroj en miloj (laŭ tutrusiaj kaj tutsovetiaj popolnombradoj):

1897 1926 1959 1970 1979 1989 2002 2010
1132,8 1151,6 935,9 994,9 1007,0 1066,8 1041,6 1010,9

Popoloj (en 2010)[2]: rusoj - 93,08 %, ukrainoj - 1,78 %, armenoj - 1,07 %, belorusoj - 0,49 %, tataroj - 0,45 %, kaj aliaj.

Loĝlokoj kun pli ol 5000 loĝantoj en 2012 (loĝantaro en miloj): Kaluga (326,4), Obninsk (105,4), Ludinovo (40,1), Kirov (31,6), Malojaroslavec (30,0), Balabanovo (26,1), Kozelsk (17,9), Kondrovo (16,6), Suĥiniĉi (16,0), Tovarkovo (14,5), Borovsk (12,1), Sosenskij (12,0), Ĵukov (11,9), Kremjonki (11,4), Vorotinsk (11,1), Jermolino (10,5), Tarusa (9,6), Belousovo (8,4), Medinj (8,1), Juĥnov (6,9), Duminiĉi (6,1), Ĵizdra (5,5), Polotnjanij Zavod (5,1).

Administra divido kaj politika strukturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Administra divido de Kaluga provinco.

Kaluga provinco konsistas el 24 distriktoj kaj 2 urboteritorioj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Scienco kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pro sia oportuna geografia situo Kaluga provinco estas populara inter turistoj. Ĉefe estas vizitataj:

  • urbo Kaluga: muzeo pri historio de kosmoesplorado kaj aliaj muzeoj; malnovaj konstruaĵoj de urba centro
  • historiaj urboj. Laŭ la oficiala listo de 478 historiaj urboj de Rusio akceptita en 2002, en Kaluga provinco estas jenaj 9 historiaj urboj:
Nomo Tipo Jaroj de fondiĝo
Borovsk Eta 1358
Kaluga Granda 1371
Kozelsk Eta 1146
Malojaroslavec Eta 14-a jarcento
Medinj Eta 1386
Meŝĉovsk Eta 1238
Mosalsk Eta 1231
Tarusa Eta 1246
Juĥnov Eta 1410

Esperanto en Kaluga provinco[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]