Kaluga
Kaluga (ruse Калуга) estas urbo en Rusio, 190 kilometrojn al sud-okcidento de Moskvo. Ĉefurbo de Kaluga provinco.
- Koordinatoj: 54°33′N 36°17′O / 54.55°N, 36.283°OKoordinatoj: 54°33′N 36°17′O / 54.55°N, 36.283°O.
- Loĝantaro: 343,8 mil personoj (2005), plejparte rusoj, sed ankaŭ armenoj kaj aliaj etnoj.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 29401.
La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).
La urbo estas sur maldekstra bordo de rivero Oka (Ока).
En la urbo estas fervoja stacio.
Historio [redakti]
La urbo estas konata ekde 1371. Ĝi servis kiel okcidenta ĉelima fortikaĵo, dum kelkaj jaroj ĝi estis parto de la granda Litova Princlando.
En jaro 1959 la urbo havis 134 mil loĝantojn.
Eminentaj urbanoj [redakti]
En Kaluga vivis teoriisto de kosmonavigado Konstantin Ciolkovskij.
La urbo estis ankaŭ la urbo de honora ekzilo, kie loĝis ĝis la fino de sia vivo Ŝamil, gvidoro de la kontraŭstaro al la cara armeo en la montoj de Ĉeĉenio kaj Dagestano.
Ligiloj [redakti]
Administra centro: Kaluga
Urboj: Balabanovo | Belousovo | Borovsk | Jermolino | Ĵizdra | Juĥnov | Kirov | Kozelsk | Kondrovo | Kremjonki | Ludinovo | Malojaroslavec | Medinj | Meŝĉovsk | Mosalsk | Obninsk | Sosenskij | Spas-Demensk | Suĥiniĉi | Tarusa | Juĥnov
Municipaj distriktoj: Babininskij | Barjatinskij | Borovskij | Dzerĵinskij | Duminiĉskij | Ĵizdrinskij | Ĵukovskij | Iznoskovskij | Kirovskij | Kozelskij | Kujbiŝevskij | Ludinovskij | Malojaroslaveckij | Medinskij | Meŝĉovskij | Mosalskij | Peremiŝlskij | Spas-Demenskij | Suĥiniĉskij | Tarusskij | Uljanovskij | Ferzikovskij | Ĥvastoviĉskij | Juĥnovskij