Orienta cikonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Orienta cikonio
Oriental Stork 2 marugame kagawa.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Cikonio Ciconia
Specio: C. boyciana
Ciconia boyciana
Swinhoe, 1873
Konserva statuso
EN
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Orienta cikonio (Ciconia boyciana) estas palearkta vadbirdo de la familio cikoniedoj. Ĝi estas tre proksime rilata kaj similas al la eŭropa Blanka cikonio, el kiu ĝi estis iam ofte traktata kiel subspecio. Ne estas agnoskataj subspecioj de tiu ĉi specio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Videblas klare la diferenca okulareo kaj nigra beko kun rilato al pli konata Blanka cikonio.
Orienta cikonio en rusia poŝtmarko (2007)

Ĝi estas tre simila al la Blanka cikonio, kiu reproduktiĝas en Eŭropo kaj en okcidenta Azio. Tiu blanka cikonio estas granda vadbirdo kun plumoj grandparte blankaj, escepte de la ŝultraj plumoj, primaraj kaj akcesoraj flugoplumoj kaj kovraj plumoj, kiuj ĉiuj brilas nigre. La beko estas nigra, la tarsoj kaj piedfingroj estas malhelruĝaj. Ĝi estas tipe pli granda ol la Blanka cikonio, nome 100–129 cm longa, 110-150 cm alta, kun pezo de 2.8-5.9 kg kaj enverguro de 2.22 m.[1][2] Malkiel ties pli disvastigata parenco, la Orienta cikonio havas ruĝan haŭtaĵon ĉirkaŭokulan, kun blankeca iriso kaj nigra beko. Ambaŭ seksoj estas similaj. La ino estas iom pli malgranda ol la masklo. Junuloj estas blankaj kun oranĝecaj bekoj.

Orienta cikonio flugantan.

Oni povas facile distingi tiun cikonion disde gruojn per tio, ke ĝi emas ŝvebi en la aero, kun flugiloj nigraj kaj pintaj. Starante ĝi tenas la kolon en S-formo, kaj ĝi ne povas krii, sed povas eligi sonon per bekfrapado.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Orienta cikonio kaptinte angilon.

Ĝi loĝas ĉe larĝaj marĉoj kun arboj. Fiŝoj estas ĝia ĉefa manĝaĵo, cetere ĝi ĉasas ankaŭ akvajn insektojn, ranojn, malgrandajn birdojn, reptiliojn kaj malofte rodulojn kiaj musoj.

La cikonioj estas migraj birdoj. Komence de marto ili venas al sia genera regiono kaj konstruas el branĉetoj neston sur alta arbo ĉe akvo aŭ sur tegmento kaj fumtubo. La birdino demetas ĉiufoje r-6 blankajn ovojn. Gebirdoj alterne kovas ilin, sed la birdino estas la ĉefa kovanto. Post 32-34 tagoj la idoj eloviĝas. La gepatroj nutras ilin per vomitaj manĝaĵo kaj akvo. Ili elkreskas post 54-65 tagoj. Oktobre la blankaj cikonioj komencas sian vojaĝon al sudo. En la unuaj tagoj de novembro oni jam ne vidas ilin plu en ties genera regiono.

Distribuado de la Orienta cikonio en Orienta Azio.

La Orienta cikonio ŝatas vivi kune kun homoj, tial de antikveco homoj jam bone ĝin konas. Iam la Orienta cikonio troviĝis en Japanio, Ĉinio, Koreio kaj sudorienta Rusio (Siberio)]. Ĝi estas nune formortinta en Japanio kaj Koreio. Tamen en majo 2007 oni registris idon en naturo en Japanio la unuan fojon post 40 jaroj. Ĝi estis ido de du cikonioj kiuj estis bredataj en kaptiveco.[3] Post reproduktado, la cikonioj migras al orienta Ĉinio en septembro kaj revenas en marto. Plej rare tiu cikonio flugas ĝis Filipinoj, en nordorienta Barato, Bangladeŝo kaj Birmo.

La Orienta cikonio estas solema birdospecio escepte dum la reprodukta sezono.

La scienca nomo rememoras Robert Henry Boyce, nome funkciulo de Ŝanhajo.

Pro habitatoperdo kaj troa ĉasado, la Orienta cikonio estis klasata kiel Endanĝerita Specio ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en la Apendico I de CITES. BirdLife International ĉirkaŭkalkulas la tutmondan populacion je 1,000 al 2,500 individuaj plenkreskuloj, tra areo tre ampleksa de ĉ. 474,000 km², kun malpliiĝantaj nombroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hancock & Kushan, Storks, Ibises and Spoonbills of the World. Princeton University Press (1992), ISBN 978-0-12-322730-0
  2. CRC Handbook of Avian Body Masses by John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  3. Endangered white storks hatch egg, Steve Jackson, BBC News, 20a Majo 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]