Montpellier HSC

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montpellier HSC
futbala klubo
Kluba nomo  Montpellier Hérault Sport Club
Fondita  1919
Stadiono  Stade de la Mosson
Kapacito  32 500
Prezidanto  Louis Nicollin
Trejnisto  Frédéric Hantz
Ligo  Ligue 1
2015/16  12-a pozicio
Oficiala retejo  www.mhscfoot.com
Hejme
Ekstere
vdr

La klubo Montpellier HSC aŭ plennome Montpellier Hérault Sport Club estas futbalklubo el la urbo Montpellier en la departemento Hérault de suda Francio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dosiero:1919 SOM.jpg
teamo de "Stade Olympique Montpelliérain" en 1919

La klubo fondiĝis en 1919 je la nomo Stade Olympique Montpelliérain - do "olimpia stadiono de Montpellier". Tiun trug la klubo havis ĝis la jaro 1926, poste ree inter la jaroj 1937 kaj 1941, kaj triafoje inter la jaroj 1945 kaj 1969. Intertempe ĝi nomiĝis Sports Olympiques Montpelliérains kaj US Olympique de Montpellier. En 1969 la klubo malfondiĝis. La sekva refondo nomiĝis Montpellier-Littoral FC, ekde la jaro 1974 per fuzio Montpellier La Paillade SC; ekde la jaro 1989 la klubo havas sian nunan nomon. La nuntempaj klubaj koloroj estas malhelbluo kaj oranĝkoloro; la unua vira teamo de la klubo havas siajn hejmajn matĉojn en la stadiono Stade de la Mosson, kiu havas kapaciton de 32 500 spektantoj.

En julio 2009 la eksa trejnisto de la franca junulara nacia teamo de futbalo, René Girard, transprenis la unuan viran teamon de la klubo, kiu tiam estis avancita al la unua francia ligo de futbalo. La teamo en la sekva sezono 2009/2010 tre sukcesis kaj kvalifikiĝis por la Eŭropa Ligo de UEFA. En tiu eŭropa turniro la teamo tamen jam en la dua matĉo malvenkis kontraŭ la teamo de la hungara urbo Györ. Post kiam la kluba teamo en la sezono 2010/11 preskaŭ malavancis al la dua nacia ligo, ĝi en la sekva sezono 2011/12 ree tre sukcesis, fortigita je novaj teamanoj kiel Olivier Giroud, Younès Belhanda kaj Mapou Yanga-Mbiwa. Dekomence ĝi konkuris pri la pinta pozicio, plejparte duele kun la teamo de la klubo Paris SG. Ekde la 29-a matĉa tago de la sezono la sudfrancia teamo havis la gvidan pozicion kaj tenis ĝin ĝis la sezonofino - sekve ĝi gajnis la unuan titoolon de francia ĉampioneco en la kluba historio.

Kluba prezidanto jam ekde la jaro 1974 estas Louis Nicollin, kies entrepreno posedas la klubon. La trejnisto laŭ la stato de somero 2012 daŭre estas René Girard.

Aparteno al la unua respektive dua naciaj ligoj[redakti | redakti fonton]

En la unua nacia ligo de futbalo, france tradicie nomita Division 1, ekde 2002 renomata Ligue 1, kiu klubo konkuris en la periodoj 1932 - 1935, 1939 - 1943, 1944/45, 1946 - 1950, 1952/53, 1961 - 1963, 1981/82, 1987 - 2000, 2001 - 2004 kaj ree konkuras ekde la jaro 2009.


teamo de la sezono 2011/12[redakti | redakti fonton]

n-ro pozicio lando futbalisto
1 golisto Francio Laurent Pionnier
2 defendo Francio Garry Bocaly
3 defendo Francio Mapou Yanga-Mbiwa
4 defendo Brazilo Vitorino Hilton
5 defendo Kameruno Henri Bedimo
6 mezo Francio Joris Marveaŭ
7 atako Niĝerio John Utaka
9 atako Turkio Hasan Kabze
10 mezo Maroko Younès Belhanda
11 mezo Francio Grégory Lacombe
12 atako Francio Geoffrey Dernis
13 mezo Ĉilio Marco Estrada
14 mezo Francio Romain Pitau
15 mezo Francio Jonathan Tinhan
n-ro pozicio lando futbalisto
16 golisto Francio Geoffrey Jourdren
17 atako Francio Olivier Giroud
18 atako Francio Karim Aït-Fana
19 atako Senegalo Souleymane Camara
20 mezo Francio Rémy Cabella
21 defendo Maroko Abdelhamid El Kaoutari
22 defendo Francio Benjamin Stambouli
23 mezo Tunizio Jamel Saihi
24 atako Francio Bangali-Fodé Koita
25 defendo Francio Mathieu Deplagne
27 defendo Francio Cyril Jeunechamp
30 golisto Francio Jonathan Ligali
34 defendo Serbio Nenad Džodić
40 golisto Francio Baptiste Valette


Sukcesoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉampionoj de la franca unua ligo: 2012
  • Venko de la pokalo de Francio (Coupe de France): 1929 plus 1990 (kaj dua pozicio 1931 plus 1994)
  • Venko de la liga pokalo (Coupe de la Ligue): 1992
  • UEFA-Intertoto-pokalo: 1999


Konataj futbalistoj en la pasinteco[redakti | redakti fonton]

  • Laurent Blanc
  • Éric Cantona
  • Júlio César Silva
  • Dominique Colonna
  • René Dedieu
  • Xavier Gravelaine
  • Joseph Kaucsar
  • Patrice Loko
  • Roger Milla
  • Gérald Passi

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]